Diskuto:Dua mondmilito III/1945

Komence de la jaro 1945 la germana milita ekonomio kolapsis. Strategiaj flugatakoj de anglo-usonaj flugfortoj havis ja karakterize pli limigitan falon al produktpotencialoj mem, ol oni atendis (krom alia dank' al amasa enkondukado de subteraj fabrikoj), sed ties efiko por transporta infrastrukturo estis fatala kaj ankoraŭ pli signifa estis antaŭenpaŝo de aliancanaj armeoj, kiu iom post iom senigis Germanion de fontoj de krudmaterialoj nemalhaveblaj en fabrikado. Tio montriĝis tamen per malkreskanta volumo de produktado tamen per kvalito de produktaĵoj. La germana armeo estis jam evidente malfortigita kaj absolute ĝi ne kapablis priregi ĉiujn aldonitaj taskoj, kiujn Hitler donis al ĝi absolute senrespekte al la realo. Armitaj ja estis ĉirkaŭ 7,5 milionoj da viroj, sed iliaj armilekipaĵaro kaj provizado estis absolute neadekvataj.
Nokte el la 12-a je la 13-a de januaro la sovetaj soldataroj komencis ofensivon, dum kiu ili trarompis la germanajn poziciojn en regiono de Poznan antaŭenpaŝante ĉiutage je 60 km. La 31-an de januaro Ruĝa Armeo staris sur Odro, kio estis proksimume 70 km de Berlino. Spite al insistado de Stalin, kiu deziris tujan atakon kontraŭ Berlino la soveta supera komandantaro koncentriĝis sekurigi alojn kaj komencis sturmon kontraŭ la forta germana grupiĝo en Pomerio. Daŭrigis bataloj en Orienta Prusio kaj en Hungario. Inter la 4-a ĝis la 11-a de februaro okazis en Jalto Jalta konferenco de reprezentantoj de Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando. La germanaj taĉmentoj komencis sian lastan pli signifan sturman operacon de la dua mondmilito la 6-an de marto (vidu operaco Printempa vekiĝo), sed tiu baldaŭ frakasiĝis je dura rezisto de nombre kaj materiale multe pli bone situita Ruĝa Armeo kaj elĉerpis lastajn germanajn rezervojn. En la okcidenta batalfronto la usonaj soldataroj transpaŝis la 7-an de marto 1945 ponton trans rivero Rejno ĉe Remageno kaj komencis antaŭenpaŝon en la internon de Germanio. La 11-an de aprilo alvenis la 9-a usona armeo al Elbo kaj konstruis antaŭpontejon netutaj 80 km de Berlino. La 14-an de aprilo tute disfalis la germana batalfronto en Italio. La 16-an de aprilo Ruĝa Armeo komencis sturmon, kies celo devis esti ĉirkaŭiga manovro kaj la tuta ĉirkaŭigo de Berlino. La unuaj sovetaj taĉmentoj alveturis en antxuurbon de la germana ĉefurbo la 24-an de aprilo, je unu tago pli poste komencis rekta sturmo kontraŭ Berlino. La 30-an de aprilo 1945 Adolf Hitler memmortigis sin kaj la 2-an de majo la berlina garnizono kapitulacis. La 6-an de majo 1945 la sovetaj soldataroj komencis Pragan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj sur la teritorio de Bohemio. Kapitulacaj aktoj de Germanio estis subskribitaj la 7-an de majo en Rejmso kaj la 8-an de majo en Berlino. La lastaj bataloj en Eŭropo okazis sur la teritorio de Protektorato Bohemio kaj Moravio, kie koncentriĝis forta grupiĝo de la germanaj soldataroj kaj kie okazis Praga ribelo, dum kio lastaj bataloj okazis ankoraŭ la 11-an de majo 1945.
Sur la pacifika militkampo okazis en januaro de 1945 pluaj bataloj je Filipinoj - la 9-an de januaro usonanoj elŝipiĝis sur Luzon-n. La 1-an de februaro Aliancanoj liberigis Nordan Borneon. La 19-an de februaro usonanoj elŝipiĝis sur Iwoĝima kaj la 1-an de aprilo 1945 sur Okinawa, per kio komencis atako kontraŭ japanaj insuloj. La 6-an de aŭgusto 1945 estis ĵetita atombombo sur japanan urbon Hiroŝima, la 9-an de aŭgusto estis ĵetita atombombo sur Nagasako. La 8-an de aŭgusto 1945 Sovetunio deklaris milito al Japanio, la sekvantan tagon ĝi komencis atakon kontraŭ la japana armeo en Manĝurio. La 15-an de aŭgusto estis fermita armistico kaj la bataloj estis finitaj. La kapitulaca akto mem okazis la 2-an de septembro 1945.


reiru al la ĉefpaĝo

Reiri al la paĝo "Dua mondmilito III/1945".