Distrikto Sátoraljaújhely (historia)
La Historia Distrikto Sátoraljaújhely [ŝAroraljaUjhej] (hungare Sátoraljaújhelyi járás) estis distrikto en Hungario, en Zemplén (historia departemento). Ĝi situis parte en Montaro Zemplén laŭ Bodrog en la okcidenta parto de la departemento (en la norda parto de la reĝlando).
La distrikta kaj departementa ĉefurbo estis Sátoraljaújhely.
La loĝantoj okupiĝis precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, vitoj, tritikoj, maizoj), arbaraj laboroj kaj bredadoj.
Historio
redaktiTiu historia distrikto funkciis ĝis Traktato de Trianon en 1920, poste la nordan parton ricevis Ĉeĥoslovakio, la suda parto restis ĉe Hungario. Ne nur la distrikto, sed ankaŭ mem la urbo Sátoraljaújhely estis disigita, la norda kaj malpli granda urboparto aliĝis al Ĉeĥoslovakio, kiel Slovenské Nové Mesto.
Komunumoj (restantaj en Hungario)
redakti- Alsóberecki
- Alsóregmec
- Felsőberecki
- Felsőregmec
- Györgytarló
- Hosszúláz nun urboparto de Sátoraljaújhely
- Mátyásháza nun parto de Felsőregmec
- Mikóháza
- Széphalom nun urboparto de Sátoraljaújhely
- Rudabányácska nun urboparto de Sátoraljaújhely
- Vilyvitány
Komunumoj aligitaj al Ĉeĥoslovakio
redakti
|
|