Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio

La Eŭropa Molekulabiologia Laboratorio (EMBL) (angle European Molecular Biology Laboratory, germane Europäisches Laboratorium für Molekularbiologie, france Laboratoire Européen de Biologie Molëculaire) estas molekulbiologia esplora institucio subtenita de 22 membroŝtatoj, kvar kandidataj membroŝtatoj kaj du asociitaj membroŝtatoj.[1] EMBL estis kreita en 1974 kaj estas interregistara organizaĵo financita de publikaj esploraj fondusoj de ĝiaj membroŝtatoj. Esplorado ĉe EMBL estas farita de proksimume 85 sendependaj laborgrupoj kovranta ĉiujn subfakojn de molekula biologio. La Laboratorio funkcias de kvin sidejoj: la ĉefa laboratorio en Heidelberg kaj subsidejoj en Hinxton (la eŭropa Bioinformatika Instituto (EBI), en Anglio), Grenoblo (Francio), Hamburgo (Germanio) kaj Monterotondo (proksime al Romo). EMBLaj laborgrupoj kaj laboratorioj faras bazan esploradon en molekula biologio kaj molekula medicino kaj trejnadon por sciencistoj, studentoj kaj vizitantoj. La organizaĵo kunlaboras en la evoluigo de servoj, novaj instrumentoj kaj metodoj kaj teĥnologio en ĝiaj membraj statoj.

Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio
esplora institucio • internacia organizaĵo
Komenco 1974 vd
Geografia situo 49° 23′ 5″ N, 8° 42′ 37″ O (mapo)49.38488.7103194Koordinatoj: 49° 23′ 5″ N, 8° 42′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Heidelberg
Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio (Germanio)
Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio (Germanio)
DEC
Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio
Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio
Map
Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio
Membro de Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • ORCID • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. • Coalition for Advancing Research Assessment • European Open Science Cloud Association vd
Lingvoj

germana lingvo

Filioj European Bioinformatics Institute • European Molecular Biology Laboratory - France • European Molecular Biology Laboratory - Italy • European Molecular Biology Laboratory Hamburg • European Molecular Biology Laboratory, Barcelona • European Molecular Biology Laboratory, Barcelona vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Esplorado ĉe EMBL redakti

 
Ĉefa enirejo de EMBL

Ĉiu el la malsamaj EMBLaj sidejoj havas specifan propran esplorkampon. La EMBL-EBI estas nabo por biokomputikaj esploro kaj servoj, evoluiganta kaj daŭriganta grandan nombron de sciencaj datumaroj senpage uzeblaj. Ĉe Grenoblo kaj Hamburgo, esplorado koncentriĝis pri struktura biologio. En Monterotondo troviĝas esplorado pri musa biologio. Ĉe la sidejo en Heidelberg, estas unuoj pri Ĉela Biologio kaj Biofiziko, Evolua Biologio, Genara Biologio kaj Struktura kaj Komputila Biologio kaj ankaŭ servaj grupoj kompletigantaj la suprajn esplorajn kampojn.

Multaj sciencaj avancoj estis farita ĉe EMBL, plej notinde la unua sistema genetika analizo de embria evoluiĝo en la frukta muŝo de Christiane Nüsslein-Volhard kaj Eric Wieschaus, pro kio ili estis premiitaj je la Nobel Premio en Fiziologio aŭ Medikamento en 1995.[2]

Membriĝo redakti

Membroŝtato[1] Aliĝjaro
 Aŭstrio  1974
 Belgio  1990
 Kroatio  2006
 Ĉeĥio  2014
 Danio  1974
 Finnlando  1984
 Francio  1974
 Germanio  1974
 Grekio  1984
 Islando  2005
 Irlando  2003
 Israelo  1974
 Italio  1974
 Luksemburgio  2007
 Malto  2016
 Netherlands  1974
 Norvegio  1985
 Portugalio  1998
 Hispanio  1986
 Svedio  1974
  Svislando  1974
 Britio  1974
  Kandidata Membroŝtato
 Hungario  2014[3]
 Litovio  2015[4]
 Pollando  2014[5]
 Slovakio  2014[6]
Asociita membro
 Argentino  2014[7]
 Aŭstralio  2008

Trejnado redakti

 
La EMBL Heidelberg konstruaĵoj, inkluzive la novan Advanced Training Centre (Centro por Altnivela Trejnado)

Altnivela trejnado estas unu el la kvar kernaj misioj de EMBL. Dum jaroj, la Laboratorio starigis plurajn trejnadajn aktivecojn, el kiuj la ĉefa estas la EMBL Internacia Doktoriĝa Programo (EIPP) - ĝi havas studentaron de ĉirkaŭ 200 kaj ekde 1997 havis la rajton premii memstare doktorgradon. Aliaj aktivecoj inkluzivas la postdoktoriĝulan programon, inkluzive la EMBL Interfakan POstDoktoriĝan programon (EIPOD); la Eŭropa Lernada Laboratorio por Vivsciencoj (ELLS) por instruista trejnad, kaj la Vizitanta Programo.[8]

Scienco kaj Socio redakti

EMBL ankaŭ funkciigas aktivan Programon pri Scienco kaj Socio, kiu proponas aktivecojn kaj eventojn pri nunaj demandoj en vivscienco esploro por la ĝenerala publiko kaj la scienca komunumo.[9]

Historio redakti

EMBL estis ideo de Leó Szilárd, James Watson kaj John Kendrew.[10][11] Ilia celo estis krei internacian esploran centron, simila al CERN, al rivala la forte usone-superregitan kampon de molekula biologio.[12] Kendrew estis la unua Ĝenerala Direktor de EMBL ĝis 1982 kaj estis sekvita de Lennart Philipson.[13][14][15] De 1993 al 2005 Fotis Kafatos servis kiel direktoro kaj estis sekvita de Iain Mattaj, kvara kaj nuna Ĝenerala Direktoro de EMBL ekde 2005.[16][17][18]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 EMBL member states. European Molecular Biology Laboratory (2015).
  2. (1980) “Mutations affecting segment number and polarity in Drosophila”, Nature 287 (5785), p. 795–801. doi:10.1038/287795a0. 
  3. Hungary joins EMBL as prospect member state.
  4. Lithuania, new prospect member state. Arkivita el la originalo je 2016-11-16. Alirita 2016-11-17.
  5. Witamy! EMBL welcomes Poland as prospect member state.
  6. Slovak Republic becomes EMBL Prospect Member State.
  7. Argentina joins EMBL as associate member state.
  8. Training at EMBL Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, EMBL website
  9. Science and Society Programme, EMBL website
  10. (2004) “Leo Szilard: A personal remembrance”, Genetics 167 (2), p. 555–8. doi:10.1534/genetics.104.030320. 
  11. (2001) “Sir John Cowdery Kendrew. 24 March 1917 - 23 August 1997: Elected F.R.S. 1960”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 47, p. 311–332. doi:10.1098/rsbm.2001.0018. 
  12. EMBL History (2015). Arkivita el la originalo je 2014-04-13.
  13. (2011) “Lennart Philipson: A fighter is gone”, Proceedings of the National Academy of Sciences 108 (47), p. 18875. doi:10.1073/pnas.1116859108. 
  14. Simons, K.; Mattaj, I. W. (2011).
  15. (2011) “Lennart Philipson (1929–2011): A Warrior Has Passed”, PLoS Biology 9 (9), p. e1001153. doi:10.1371/journal.pbio.1001153. 
  16. Gilbert, N. (2010).
  17. Kafatos, F. (2008).
  18. MATTAJ, Iain William.

Eksteraj ligiloj redakti