Siro Edward GREY (25-an de aprilo 1862, Londono, Anglio – 7-an de septembro 1933, Fallodon, proksime al Embleton, Northumberland) estis brita politikisto, ministro pri eksteraj aferoj de 1905 ĝis 1916.

Edward Grey
Persona informo
Edward Grey, 1st Viscount Grey of Fallodon
Naskiĝo 25-an de aprilo 1862 (1862-04-25)
en Fallodon
Morto 7-an de septembro 1933 (1933-09-07) (71-jaraĝa)
en Fallodon
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol CollegeKolegio Winchester • Temple Grove School vd
Partio Liberala Partio vd
Familio
Patro George Henry Grey vd
Patrino Harriet Jane Pearson vd
Edz(in)o Pamela Wyndham • Dorothy Widdrington vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • ornitologo • kortoteniso-ludanto • aristokrato • tenisisto vd
Aktiva en VaŝingtonoOksfordoLondono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de la Malsupra Ĉambro de 1885 ĝis 1916, poste ricevis rangon de vicgrafo. Li gvidis la liberalan opozicion en la Ĉambro de Lordoj en 1923–24.

Kiam lian partion dividis la Sud-Afrika milito (1899–1902), Grey apartenis al la liberala grupo de H. H. Asquith.

Kiel eksterafera ministro (ekde 1905), li daŭrigis politikon de markizo Lansdowne V. en la maroka krizo (1905–06). Li apogis same Francion kontraŭ Germanio, sed li samtempe akcentis siajn problemetojn tiurilate kaj per tio kaŭzis seriozan diplomacian krizon antaŭ la unua mondmilito.

Grey klarigis, ke okaze de germana atako, Grand-Britio helpos Francion. Li interkonsentis, ke la brita kaj la franca militista estraro kunveno pro priparoli aferojn. Tion li ne sciigis al sia registaro por eviti atakojn de la radikalaj ministroj.

Li plu tenis la britan–japanan aliancon kaj alianciĝis en 1907 eĉ kun Rusio.

Kiam Asquith iĝis ĉefministro en 1908, Grey restis en sia ofico. Li sendis sciigon dum la maroka krizo de 1911, ke Grand-Britio defendas Francion kontraŭ Germanio.

Kiam la aŭstra ĉefprinco Francisko Ferdinando iĝis mortigita la 28-an de junio 1914, Grey kaj Vilhelmo la 2-a - sendepende unu de la alia - proponis, ke la serba registaro transdonu Belgradon por eviti la militon.

Grey sukcese entiris la registaron en flankon de Francio, post germana atako kontraŭ neŭtrala Belgio. Li subskribis la sekretan Londonan traktaton de 1915, en kiu Italio aliĝis al la aliancanoj. Grey provis atingi, ke Usono apogu aferon de la entento.

Grey demisiis la 5-an de decembro 1916 - kun Asquith. Li estis sendita en 1919 al Usono por atingi aliĝon de Usono al la Ligo de la Popoloj, sed li ne sukcesis.

Verkoj redakti

  • Twenty-five Years, 1892–1916 (aperis 1925)