El Kobre (Kubo)

(Alidirektita el El Cobre, Cuba)

El Kobre, en hispana El cobre, signifo "la kupro", estas kuba urbero kaj consejo populara ("popola konsilio", t.e. vilaĝeto) de la urbo Santiago de Kubo, ĉefurbo de la samnoma provinco, kun loĝantaro de plimalpli 7 000 homoj. Plejparte konata pro baziliko honore de Nia Sinjorino de Karitato, la patrono de Kubo, tiu loko estis la ejo de granda kupra minejo laborita de sklavoj kaj liberigitaj mulatoj.

El Kobre
urbetosetlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 3′ N, 75° 57′ U (mapo)20.048-75.945Koordinatoj: 20° 3′ N, 75° 57′ U (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 169,5 km² (16 950 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
El Kobre (Kubo)
El Kobre (Kubo)
DEC
El Kobre
El Kobre
Situo de El Kobre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cobre, Cuba [+]
vdr

Historia signifo redakti

 
Monumento al la cimarrón

La urbo El Kobre kreskis ĉirkaŭ minejo nomata Kobre, la unua malfermkava kupro-minejo en Kubo.[1] Ĝi situas je 19 km nordokcidente de la Santiago Golfeto en la Sierra Maestra montoj.[2]

Kupro estis unue malkovrita tie en 1532.[3]

La loka vira laboristaro estis plejparte okupita en vivteniga agrikulturo. Minado estis plejparte entreprenita kaj de viroj kaj de virinoj. Por multe de tempo en ĉi tiu periodo la Kobre minejo estis la nura fonto de kupro sur la insulo, provizinta kaj Kubon kaj la Karibion.[4]

Meze de la 17-a jarcento, la malnova kupra minejo bankrotis kaj estis forlasita. Kubo tiam estis parto de la Hispana Imperio, kaj kiel la plej multaj el la karibaj insuloj, ĝia ekonomio dependis de sklava laborforto - inkluzive en ĉi tiu kupra minejo. Sed kun la forlaso de la minejo kaj de la apuda perlabora vilaĝo, la sklavoj kiuj laboris en ĝi trovis sin sen mastro - praktike liberaj. Ili vivtenis sin kaj siajn familiojn per kombinaĵo de agrikulturo kaj ĉasado, kaj konstruis al si malgrandan kaŝitan kamparan komunumon.

Ĝis 1670 neniu tro ĝenis ilin, kaj ili vivis en paco - sed tiam la hispana kolonia reĝimo deklaris, ke ili fakte estas la propraĵoj de la reĝo, kaj la viroj devis translokiĝi al la ĉefurbo Havano por helpi konstrui la urbajn fortikaĵojn. Aldone la hispana krono konfiskis la minejon post kiam la privata kontraktposedanto malsukcesis observi la regulojn de lia kontrakto kaj neglektis ĝin dum jaroj. La vilaĝanoj rifuzis obei, argumentinte ke se ĉiuj viroj estus prenitaj tiam iliaj edzinoj kaj infanoj restus sen subteno, kaj nature ili fuĝis al la arbaroj. Fine oni atingis kompromison laŭ sistema de rotacio, laŭ kiu grupoj de viroj laboros dum du semajnoj, sed nur proksime, kaj poste revenos al la vilaĝo dum ses semajnoj ĝis ilia vico alvenos denove. Tiam 270 privataj sklavoj fariĝis la posedaĵo de la hispana reĝo kaj tiel la setlejo de El Kobre fariĝis loko de la sklavoj de la reĝo kaj liberigitaj mulatoj, ununura tipo de kolonio en Kubo.[4] En 1730 El Kobre estis unu el nur dek kvar oficiale rekonitaj kolonioj en Kubo, de kiuj malmulte estis indiĝenaj vilaĝoj registritaj.[5]

Dum la daŭro de la 18-a jarcento, kiam ili jam gustumis la guston de libereco, la vilaĝanoj daŭre insistis pri siaj rajtoj - kaj pri la agrikultura tero kaj pri la labora ciklo - kiam ajn ili pensis ke ili estis damaĝitaj, Ili protestis, fuĝis kaj peticiis reĝajn tribunalojn en Havano, Sankta Domingo, kaj eĉ en Hispanio. En 1780, la aŭtoritatoj iom laciĝis de la tuta historio, kaj ili decidis "redoni" la posedon de la minejo kaj la sklavoj al la laŭleĝaj heredantoj de la originaj posedantoj esperante tiel pliigi produktadon. De tiu tempo El Kobre havis 1 320 loĝantojn, de tiuj 64% reĝajn sklavojn kaj 34% liberigitajn mulatojn, t.e. plejparte posteuloj de sklavoj, kaj la cetera 2% estis privataj sklavoj de la liberaj mulatoj.

Sed la novaj posedantoj tute ne intencis remalfermi la minejon. Anstataŭe ili volis kolekti ĉiujn sklavojn kaj vendi ilin laŭeble plej multe je prezo. Ĉi tio kompreneble ne estis aparte bone ricevita de la komunumo, kaj ribelo eksplodis. Tiel okazis la unua granda insurekcio de cimarrones, aŭ eskapitaj sklavoj, okazinta en Kubo en la 18-a jarcento.

Unu el la vilaĝanoj - Gregorio Osorio - vojaĝis al Hispanio por persvadi la reĝon interveni favore al ili. Daŭris ankoraŭ 20 jarojn ĝis la afero solviĝis, kaj feliĉe por la petantoj - intertempe revolucio eksplodis en najbara Haitio, en kiu la sklavoj forpelis siajn francajn mastrojn kaj starigis sendependan respublikon. Tia problemo estis la lasta afero, kiu la hispana krono volis en Kubo, do nekutima decido estis farita: en 1801 la reĝo decidis doni al ĉiuj vilaĝanoj laŭleĝe kaj plene sian liberecon kaj posedon de la teroj, kiuj ili kultivis dum la pasinta jarcento kaj duono.

Tiu historia evento estas memorfestita de granda skulptaĵo sur monteto apud la urbo.[6] La Monumento je 6 metra alto, nomata al Cimarrón, estis desegnita de Alberto Lescay Merencio kaj kompletigita en 1997 kiel parto de la Unesko-iniciato fari homojn pli konscia pri sklaveco kaj aboliciismo. La plejvidebla loko sur monteto super la minejo estis elektita de loka babalaoSantería spirita gvidilo.[7]

Referencoj redakti

Bibliografio redakti