Emőke Baráth
Emőke Baráth [barAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baráth Emőke estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano).
Emőke Baráth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1985 (39-jaraĝa) en Kerepestarcsa |
Lingvoj | hungara • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Conservatorio Luigi Cherubini (en) (2011–2012) Muzikakademio Franz Liszt (–2012) Szent István Király Zeneművészeti Szakgimnázium és Alapfokú Művészeti Iskola (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ludisto |
TTT | |
Retejo | https://www.emokebarath.com/ |
Emőke Baráth[1] naskiĝis en 1985 en Kerepestarcsa (iam unuigita Kerepes kaj Kistarcsa).
Biografio
redaktiEmőke Baráth krom la bazlernejo lernis pianadon en Gödöllő, poste ŝi maturiĝis en muzika gimnazio en Budapeŝto, fine ŝi akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2012. Ŝia ĉefinstruisto estis Júlia Pászthy. Helpe de stipendio ŝi perfektigis sian kantoscion de Leonardo de Lisi en en:Conservatorio Luigi Cherubini de Florenco, krome ŝi frekventis majstrokursojn de Éva Marton, Klára Kolonits, Ferenc Rados, Sylvia Sass, Andrea Meláth kaj aliaj. Ŝi specialiĝis pri baroka muziko kaj ŝi ne ligiĝis al operejoj, teatroj, sed ŝi estis liberprofesiulo. Ŝia edzo estis franco, tial ŝi vivis alterne en Hungario kaj Francio. Ŝi ricevis premiojn inter 2011-2021.
Ŝia repertuaro (elekto)
redakti- Georg Friedrich Händel:
- Alcina - Morgana
- Amadigi di Gaula - Oriana
- Arianna in Creta - Alceste
- Giulio Cesare - Sesto
- Partenope - Armindo
- Claudio Monteverdi:
- L'incoronazione di Poppea - Poppea
- Orfeo - Euridice
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Così fan tutte - Despina
- Don Giovanni - Zerlina
- La geedziĝo de Figaro - Susanna
- Idomeneo - Ilia
- Il re pastore - Tamiri
- Falstaff - Nannetta