Manuelo la 1-a (Portugalio)

reĝo de Portugalio

Dom Manuelo la 1-a (aŭ Emanuelo la 1-a) estis la 14-a reĝo de Portugalio. Li naskiĝis en Alcochete la 31-an de majo 1469 kaj mortis en Lisbono la 13-an de decembro 1521). Li estis la filo de la princo Ferdinando de Portugalio (1433-1470), duko de Viseu, kaj de lia edzino Beatrico de Portugalio (1430-1506). Li estis do la kuzo de la reĝo Johano la 2-a, el kiu li heredis la tronon en 1495.

Manuelo la 1-a de Portugalio
14-a reĝo de Portugalio
Regado 1495 ĝis 1521
Antaŭulo Johano la 2-a, lia kuzo
Sekvanto Johano la 3-a, lia filo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1469 (1469-05-31)
en Lisbono
Morto 13-an de decembro 1521 (1521-12-13) (52-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis per pesto vd
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Manuelo la 1-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) vd
Patrino Infanta Beatrice, Duchess of Viseu vd
Gefratoj Leonor de Viseu • Isabella of Viseu • Diogo I, Duke of Viseu • Infante John, Duke of Viseu vd
Edz(in)o Izabela de Hispanio
Maria de Hispanio
Eleonora de Aŭstrio
Infanoj Miguel da Paz, Prince of Portugal • Johano la 3-a de PortugalioIzabela de Portugalio • Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy • Ludoviko de Portugalio • Infante Ferdinand, Duke of Guarda and Trancoso • Cardinal-Infante Afonso of Portugal • Henriko la 1-a • Infante Edward, 4th Duke of Guimarães • Maria of Portugal, Duchess of Viseu • Antonio de Portugal • Carlos of Portugal • Maria of Portugal vd
Profesio
Alia nomo O Venturoso vd
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oni kromnomis lin aŭ La Granda, aŭ La Fortuna, ambaŭ pro la cirkonstancoj, kiuj kaŭzis lian kronadon, kaj pro la malkovro de Brazilo kaj la malkovro de la marvojo al Barato, fare de liaj maristoj. Li reĝis ekde 1495 ĝis sia morto en 1521.

Li estis la unua reĝo de Portugalio kiu portis, kun la beno de la Papo, la titolon "Kun la beno de Dio, Reĝo de Portugalio kaj Algarves, la maro ambaŭflanke de Afriko, Lordo Gvineo kaj la konkero, velado kaj komerco en Etiopio, Arabujo, Persujo kaj Barato" (portugale: "Pela Graça de Deus, Rei de Portugal e dos Algarves, d'Aquém e d'Além-Mar em África, Senhor da Guiné e da Conquista, Navegação e Comércio da Etiópia, Arábia, Pérsia e Índia").

Politiko redakti

 
Epistola de victoria contra infideles habita, 1507

Dum la regado de Manuelo la 1-a, la Portugala Reĝlando ne intervenis en la konfliktoj inter Francujo kaj Hispanujo, do sintenis neŭtrale en la diplomatio, kvankam li havis firmajn kaj bonajn rilatojn al la Hispana krono. Anstataŭ la batalo kontraŭ alia eŭropa nacio, la ibera ŝtato pluigis la koloniigon de Brazilo kaj Barato. En la reĝotempo de Manuelo, Vasco da Gama malkovris la maran vojon de Eŭropo al Barato, kio plifaciligis komercon kun la orientaj landoj, al kiuj Manuelo sendis 13 ŝipojn por eki la komercon kun la hindaj princoj. Koncerne enlandan politikon, Manuelo persekutis judojn kaj maŭrojn. La prosekuto de la judoj estis kondiĉo de la hispana krono, por ke Manuelo rajtu edziĝi kun hispana princino.[1]

Edzinoj redakti

Manuelo edziĝis tri fojojn:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Livermore, Harold V. kaj aliaj.: Manuel I. El: Encyclopaedia Britannica. Ligilo: [1]. Vidita la 29-an de Novembro 2013.