Emil Niederhauser
Emil Niederhauser [niderhaŭzer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Niederhauser Emil estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993).
Emil Niederhauser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1923 en Bratislavo |
Morto | 26-an de marto 2010 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1945–1948) Universitato Komenio en Bratislavo (1942–1945) |
Okupo | |
Okupo | historiisto kulturhistoriisto |
Emil Niederhauser [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1923 en Bratislavo. Li mortis la 26-an de marto 2010 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEmil Niederhauser apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitatojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1948. Post la diplomo li ekinstruis en mezlernejo, sed en la sekva jaro li laboris en historia instituto. En 1951 li instruis jam en universitato de Debrecen, kie li profesoriĝis en 1973. En 1972 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Ekde 1984 li instruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri Orienta Eŭropo. Li pensiuliĝis en 1993. Li ricevis 5 premiojn inter 1963-2007.
Verkaro (elekto)
redakti- Bulgária története (Historio de Bulgario), (1959)
- A jobbágyfelszabadítás Kelet-Európában (1962)
- Nemzetek születése Kelet-Európában (Naskiĝo de nacioj en Orienta Eŭropo), (1976)
- The Rise of Nationality in Eastern Europe (1982)
- Die Habsburger mit ungarischen Augen gesehen (1995)
- Kelet-Európa története (Historio de Orienta Eŭropo), (2000)