Malfermi la ĉefan menuon

Endre Vadász [vadAs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vadász Endre estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Endre Vadász
Persona informo
Naskonomo Vadász Endre
Naskiĝo 28-an de februaro 1901 (1901-02-28)
en Szeged
Morto 3-an de junio 1944 (1944-06-03) (43-jara)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr

Endre Vadász [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1901 en Szeged, li mortis la 3-an de junio 1944 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Endre Vadász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentradon de Ödön Heller, pli poste de Adolf Fényes, fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Akademio (1922-1927 [1]). Liaj plej gravaj instruistoj estis Oszkár Glatz, István Zádor kaj Viktor Olgyai. En 1926 li estis gvidanto de studenta somera kolonio en Mohács. Li edziĝis en 1928, tiutempe li estis instruisto en Debrecen. Li studvojaĝis al Parizo en 1929 helpe de stipendio. En 1933 kaj post 2 jaroj li pentradis en Artistkolonio de Baia Mare. Ekde 1936 la geedza paro vivis en Budapeŝto. En 1943 li estis trudlaboristo en Szajol, poste en Gödöllő. En la lasta urbeto li mortigis sin, sed li mortis jam en hospitalo en Budapeŝto.

Li aŭ liaj pentraĵoj, grafikaĵoj ricevis kelkajn premiojn inter 1924-1931.

EkspoziciojRedakti

  • Barcelono (1929)
  • Budapeŝto (1929, 1931, 1982)
  • Szeged (1971)

Elektitaj pentraĵojRedakti

Elektitaj grafikaĵojRedakti

  • Itáliai táj (ksilografiaĵo)
  • Pihenõ (ksilografiaĵo)
  • Mátyás templom (akvaforto)
  • Halászok (akvaforto, 1929)

FontojRedakti

ReferencojRedakti