Ernesto de Pardubice

Ernesto de Pardubice, ĉeĥe Arnošt z Pardubic (naskiĝis la 25-an de marto 1297 en Hostinka en Bohemio – mortis la 30-an de junio 1364 en Roudnice nad Labem) estis la lasta praga episkopo (13431344) kaj poste la unua ĉeĥa ĉefepiskopo (13441364).

Ernesto de Pardubice
(Ĉef)episkopo de Prago
Regado episkopo 13431344
ĉefepiskopo 13441364
Antaŭulo Johann IV. von Dražice
Sekvanto Johann Očko von Wlašim
Persona informo
Arnošt z Pardubic
Naskonomo Arnošt z Pardubic
Naskiĝo la  25-an de marto 1297(nun 1297-03-25)
en Hostinka, Bohemio
Morto la 30-an de junio 1364 (67‑jara)
en Roudnice nad Labem
Tombo Klodsko / Glatz en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano
Religio romkatolikismo
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Familio
Dinastio grandsinjoroj el Pardubice
Gefratoj Bohuslav z Pardubic vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombostatuo de Ernesto de Pardubice en Klodsko / Glatz, Pollando

Li devenis el la nobela familio de grandsinjoroj el Pardubice. Li estis filo de Arnošt z Hostinné, reĝa burgravo en Klodsko / Glatz. Dum 14 jaroj li studis en Italio en universitatoj en Bolonjo kaj Padovo, kie i.a. li konatiĝis kun posta imperiestro Karolo la 4-a, kies proksima amiko kaj grava politika konsilanto li fariĝis.

Li estis konata kiel klera homo, bona oratoro, modela pastro kaj virta kaj modesta viro. Li meritis i.a. pri fondo de Universitato de Karolo en 1348 (la plej malnova en Mezeŭropo) kaj de pluraj preĝejoj, monaĥejoj (en Jaroměř, Rokycany, Sadská), malsanulejoj (en Příbram kaj Český Brod), sed ankaŭ fiŝlagoj ktp.

Li estas entombigita en Klodsko / Glatz en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano.

Literaturo redakti

  • Zdeňka Hledíková - Jana Zachová: Život Arnošta z Pardubic podle Valentina Krautwalda. Pardubice 1997. ISBN 80-86046-25-7
  • Vilém z Hasenburka: Vita venerabilis Arnesti primi archiepiscopi ecclesie Pragensis / Život ctihodného Arnošta, prvniho arcibiskupa kostele pražskeho (en latina kaj ĉeĥa lingvoj). Praha: Česká křesťanská akademie, 1994. ISBN 80-85795-12-4