Eskima skribo estas komuna nomo por iu el skribsistemoj kiujn uzas eskimoj. Ĉar la eskima popolaro estas diversa kaj enhavas multajn popolojn kiuj loĝas en diversaj lokoj de duoninsulo Ĉukotko (Rusio), tra tuta norda Kanado ĝis Gronlando, kaj eskimaj skribsistemoj estas kreitaj sendepende en malsamaj landoj, ili tre malsamas kaj baziĝas sur malsamaj alfabetoj: sur la cirila alfabeto (en Rusio), sur la latina alfabeto (en Alasko kaj Gronlando) aŭ sur kanada indiĝena silabaro (en Nunavuto kaj Nordokcidentaj teritorioj de Kanado).[1]

Eskima skribo

Tipo

Abugido
cirila-baza alfabeto
Dum nekonata - nuntempe
vdr

Centra siberia jupika (juita) lingvo redakti

La centra siberia jupika (memnome juita) lingvo estas parolataj far grupoj de jupikoj en duoninsulo Ĉukotko (Rusio) kaj sur Insulo Sankta Laŭrenco (Usono). Ilia lingvo havas du dialektojn, kiujn oni de tempo al tempo konsideras apartaj lingvoj: la naŭka kaj la ĉaplina.[2]

La plej fruaj provoj krei skribon por la centra siberia jupika lingvo aperis en la fino de la 18-a jarcento.[2] En la 1920-aj jaroj A.I. Karajev, lerneja instruisto en Buĥto de Providenco kaj etna oseto, kreis varianton de skribsistemo por la juita lingvo surbaze de oseta cirilida alfabeto.[3]. Sed unua vere uzata alfabeto de la juita aperis dum periodo de "latinigo" de la 1920-aj — fruaj 1930-aj jaroj, kiam aperis projektoj de skribsistemoj de multaj lingvoj de popoloj de Sovetunio surbaze de latina alfabeto. Unua projekto de tia alfabeto aspektis jene:

A a, B b, C c, Ç ç, D d, E e, F f, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, Ŋ ŋ, O o, P p, Q q, Ş ş, T t, U u, V v, W w, X x, Ƶ ƶ[4]

En jaro 1932 aperis unua aboco en la centra siberia jupika lingvo kun nomo "Xwaŋkuta Ihaput" (Nia libro). Ĝi uzis iom ŝanĝitan latinidan alfabeton:

A a, B b, C c, D d, E e, F f, G g, H h, I i, Ь ь, J j, K k, L l, Ł ł, M m, N n, Ŋ ŋ, O o, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v, W w, X x, Z z[5]

La pli disvastigita ĉaplina dialekto estis konsiderata literatura lingvo.[2]

En jaro 1937 la centra siberia jupika lingvo (samkiel multaj aliaj lingvoj de Sovetunio) estis "ciriligita", t.e. ĝiaj latinidaj alfabetoj estas anstataŭigitaj per la nova skribsistemo surbaze de la cirila (kaj eĉ aparte rusa) alfabeto. La nova alfabeto havis ĉiujn literojn de la moderna rusa alfabeto kaj aldonajn literojn Гʼ гʼ, Кʼ кʼ, Лʼ лʼ, Нʼ нʼ[6]

En la 1950-aj kaj 1980-aj jaroj la alfabeto havis reformojn kaj eventuale ekhavis modernan aspekton:

А а, Б б, В в, Г г, Ӷ ӷ, Д д, Е е, Ё ё, Ж ж, З з, И и, Й й, К к, Ӄ ӄ, Л л, Лъ лъ, М м, Н н, Ӈ ӈ, Нъ нъ, О о, П п, Р р, С с, Т т, У у, Ў ў, Ф ф, Х х, Ӽ ӽ, Ц ц, Ч ч, Ш ш, Щ щ, ъ, Ы ы, ь, Э э, Ю ю, Я я[7]

En lernolibroj kaj porinfanaj libroj longaj vokaloj estas aldone markataj per makronoj.[1]

Pro teknikaj problemoj aŭ pro manko de tiparoj antaŭ apero de Unikodo la literoj Ӷ ӷ, Ӄ ӄ, Ӈ ӈ, Ӽ ӽ estis ofte anstataŭigataj, laŭorde, aŭ per Гʼ гʼ, Кʼ кʼ, Нʼ нʼ, Хʼ хʼ, aŭ per Ґ ґ, Қ қ, Ң ң, Ҳ ҳ.[2][8]

Alfabeto por juitoj de Insulo Sankta Laŭrenco aperis en Usono en komenco de la 1970-aj jaroj. Ĝi esence celas adapti la anglan alfabetoj (t.n. "bazan latinan") por la centra siberia jupika lingvo. Ĝi aspektas kiel la angla:

A a, B b, C c, D d, E e, F f, G g, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, O o, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v, W w, X x, Y y, Z z

El tiuj literoj, B b, C c, D d, J j, O o, X x aperas nur en anglaj kaj alilingvaj pruntvortoj. Longaj vokaloj markiĝas per duoblado de la litero, kaj por specialaj fonemoj, kiuj ne ekzistas en la angla, oni uzas kombinaĵojn de literoj. Al cirilaj literoj ӷ, лъ, ӈ, нъ, х, ӽ, ш, ы respondas, laŭorde, kombinaĵoj gh, ll, ng, nn, gg, ghgh, rr, e.[1]

Kodiak-insula jupika (alutika) lingvo redakti

La alutika lingvo estas disvastigita en Usono sur insulo Kodiak, Alasko kaj Seward-duoninsulo, kaj ĉe la marbordoj de Marbrako de Princo Vilhelmo.[9] Dum sia historio ĝi estis plejparte parola lingvo, kvankam iuj praaj formoj de vizuala reprezento ekzistis, kiel piktogramoj kaj petroglifoj.[10]

Unuaj skribsistemoj por la lingvo estis kreitaj far misiistoj de Rusia ortodoksa eklezio en komenco de la 19-a jarcento. En jaroj 18041807 rusa hieromonaĥo Gedeon (naske Fedotov) tradukis preĝon Patro nia al la alutika, aŭ, kiel ĝi nomiĝis tiam, "kodiaka lingvo". Por tiu ĉi traduko li uzis tiatempan rusan alfabeton sen iuj aldonaj literoj. En 1847 aperis alutika traduko de Rusia ortodoksa kateĥismo, kaj en la 1848 aperis tradukita Evangelio laŭ Mateo kaj aboco. Por tiuj tradukoj jam uzatis modifita rusa alfabeto kun aldonaj literoj:

А а, Г г, Г̦ г̦, Д д, Ж ж, И и, К к, Ԟ ԟ, Л л, М м, Н н, Ҥ ҥ, П п, Т т, У у, Ў ў, Х х, Ч ч, Ш ш, Ъ ъ, Ы ы, Ь ь, Ю ю, Я я[11]

Post vendo de Alasko kaj Aleutaj insuloj al Usono, cirilida skribo de la alutika poiome malaperis.

En la 1970-aj jaroj doktoro de filozofio Jeff Leer el Alaska Native Language Center laboris por krei latinidan alfabeton por la alutika.[12] En la jaro 1979 li eldonis alutikan vortaron per sia skribsistemo. Poste li iom modifis la alfabeton, sed eventuale revenis al la formo, kiun ĝi havis en 1979.[10] La alfabeto aspektas jene:

A a, C c, E e, F f, G g, Gw gw, Hm hm, Hn hn, Hng hng, I i, K k, Kw kw, L l, Ll ll, M m, N n, Ng ng, P p, Q q, R r, ʀ, S s, T t, U u, W w, Y y[13]

La literkombinaĵoj, digrafoj Gw gw, Kw kw, Hm hm, Hn hn, Ng ng kaj Ll ll kaj trigrafo Hng hng, estas konsiderataj apartaj literoj.

Centra alaska jupika (jugtuna) lingvo redakti

 
Preĝo "Patro Nia" skribata per centra-jupika logografia skribo. Ĉ. 1909.
 
Preĝo "Patro Nia" skribata per centra-jupika silaba skribo. Ĉ. 1909.

Parolantoj de la centra alaska jupika (jugtuna) lingvo loĝas en uesta Alasko inter valoj de riveroj Kuskokvimo kaj Jukono, kaj ankaŭ en la bordoj de Kanalo de Bristol.[9]

Simile al la alutina, unuaj jugtunaj skribsistemoj aperis pro agado de rusaj ortodoksaj missitoj. Unuaj manskribaj jugtunaj tekstoj aperis en komenco de la 19-a jarcento, kaj ĉe la fino de la jarcento ankaŭ aperis presitaj publikaĵoj, plejparte de religia naturo. Ili uzis cirilidajn alfabetojn kun kelkaj aldonaj literoj. Ekzemple, en manskriba "Vortaro de ekleziaj terminoj" kreita far preĝisto Zaĥarij Beljkov en 1880-aj jaroj, uziĝis la jena alfabeto de la jugtuna, aŭ, kiel la preĝisto mem nomis ĝin, "kvipĥako-kuskokvima lingvo":

А а, В в, Г г, Г̑ г̑, Д д, Е е, З з, И и, К к, Ҟ ҟ, Л л, М м, Н н, Ҥ ҥ, О о, П п, С с, Т т, Т̑н т̑н, У у, Ў ў, Ф ф, Х х, Х̑ х̑, Ц ц, Ч ч, Ъ ъ, Ы ы, Ь ь, Э э, Ю ю, Я я, Й й[14]

En komenco de la 20-a jarcento jupiko de nomo Uyaquq, baptita far la moravianaj misiistoj, kreis originalan logografion por sia lingvo. Eventuale li evoluigis ĝin ĝis vera abugido. En ambaŭ formoj la skribsistemo de Uyaquq uziĝis en moravianaj religiaj tekstoj, sed ne havis pluan disvolviĝon kaj eventuale malaperis.[15]

Moravianaj kaj katolikaj misiistoj ankaŭ kreis kelkajn variantojn de latinida alfabeto por la jugtuna. En diversaj lokoj la alfabetoj malsamis. Plimulto el ili uzis norman latinan alfabeton kun aldonaj literoj ĸ, ł, l̂, ñ kaj supersigno ĉapelo (ˆ) por longaj vokaloj[16].

Moderna jugtuna alfabeto estas kreita en la 1970-aj jaroj far esploristoj el Universitato de Alaska Fairbanks.[9] Ĝi havas 18 literojn:

A a, C c, E e, G g, I i, K k, L l, M m, N n, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v, W w, Y y

Kelkaj fonemoj markiĝas per digrafoj: vv [f], ll [], ss [s], gg [h], rr [], mm [], ng [ŋ], sed la digrafoj ne estas konsiderataj apartaj literoj.[9][17]

Alaska inuita (inupiaka) lingvo redakti

Skribsistemo por la lingvo de alaskaj inuitoj (inupiakoj) aperis hazarde en la dua duono de la 1940-aj jaroj pro aktivigo de esploroj de la lingvo, sed variantoj de alfabetoj proponataj far malsamaj esploristoj tre diversis. En la jaro 1972 ĝenerala kunveno de inuitaj komunumoj decidis norman alfabeton por sia lingvo.[9] Nun la alfabeto surbaze de tiu normo aspektas jene:

A a, Ch ch, G g, Ġ ġ, H h, I i, K k, L l, Ḷ ḷ, Ł ł, Ł̣ ł ̣, M m, N n, Ŋ ŋ, Ñ ñ, P p, Q q, R r, S s, Sr sr, T t, U u, V v, Y y[18]

Kanadaj inuitaj lingvoj redakti

 
Mapo de inuitaj lingvoj kaj dialektoj en Kanado.

Kanado estas praula hejmo de eskimoj kaj aparte inuitoj, kaj ĝi enhavas multajn inuitajn lingvojn kaj dialektojn tra tuta norda parto de la lando. La plej grandaj inuitaj lingvoj de Kanado estas la inuktituta kun ĝiaj multaj dialektoj kaj la inuinaktuna. Historie inuitaj lingvoj de Kanado havis kelkajn skribsistemojn kaj ĝis nun ili ne havas iun ajn universalan norman ortografion.

Moraviana sistemo redakti

Esploroj de inuktituta lingvo komenciĝis la plej frue el ĉiuj eskimaj lingvoj. Jam en jaro 1576 maristoj el teamo de Martin Frobisher kreis la unuan vortareton de la inuktituta el 17 vortoj, kaj multaj aliaj listetoj de voroj aperis post tio. Sed provoj krei skribsistemon por la lingvo ne ekzistis antaŭ la 18-a jarcento, kiam al inuitoj komencis prelegi misiistoj de Moravia eklezio. Ili komencis labori pri latinida skribsistemo por la lingvo en la 1770-aj jaroj kaj jam en 1791 ĝi iĝis uzata en misia lernejo kaj en 1809 eldoniĝis aro de ekleziaj himnoj en la inuntituta. Tamen la moraviana skribsistemo ne havis stabilan normon kaj ofte malsamis de misiisto al misiisto. En 1891 aperis la unua norma inuktituta aboco kie pro influo de la gronlanda lingvo oni proponis marki longajn vokalojn per ĉapelo kaj uzi literon kra (Kʼ ĸ) por fonemo [q]. Tiu ĉi ortografio estis vaste uzata sur Labradoro.[19]

Silabara sistemo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada indiĝena silabaro.

En 1840 metodista misiisto James Evans kreis originalan silabaran skribsistemon por la kria lingvo. Ĝi estis eventuale adaptita por aliaj Kanadaj indiĝenaj lingvoj, kaj en la 1855 misiistoj E.A. Watkins kaj J. Horden, sendepende unu de la alia, adaptis ĝin por la inuktituta. Ĝis ĉirkaŭ la jaro 1865 sistemoj de Watkins kaj Horden uzatis paralele, poste ili unuiĝis. Pro klopodoj de aliaj misiistoj disvastigi metodismon inter inuitoj ankaŭ la silabaro disvastiĝis inter multaj inuitoj de nordeosta Kanado (krom Labradoro, kie ili plejparte konservis kaj la moravianan kredon kaj ĝian skribsistemon).[19]

Nun, post kelkaj reformoj, la norma silabara alfabeto de Kanadaj inuitoj aspektas jene:[20]

Mallonga Longa Latinigo Mallonga Longa Latinigo Mallonga Longa Latinigo Fina Latinigo
i u a h
pi pu pa p
ti tu ta t
ki ku ka k
gi gu ga g
mi mu ma m
ni nu na n
si su sa s
li lu la l
ji ju ja j
vi vu va v
ri ru ra r
qi qu qa q
ngi ngu nga ng
nngi nngu nnga nng
łi łu ła ł

Modernaj latinidaj skriboj redakti

Inuitoj de norduesta Kanado, plejparte parolantaj la inuinaktunan lingvon, ne tre vaste akceptis silabaran skribsistemon. Por ili la misiistoj kreis unuan skribsistemon surbaze de latina alfabeto en la fino de la 19-a jarcento. Ĝi ne estis normita nek instruita en lernejoj, sed disvastiĝis sufiĉe vaste. Do ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj Kanadaj inuitoj havis almenaŭ 3 variantojn de skribsistemo: silabaro en la eostaj partoj de Nordokcidentaj Teritorioj (nune Nunavuto) kaj norda Kebeko, "moraviana" ortografio sur Labradoro kaj nenormita latinida skribo en uesto de Nordokcidentaj Teritorioj. Aldone, tiuj tri skribsistemoj havis multajn subvariantojn, kio ankaŭ ne helpis interkomprenon inter inuitoj.[19]

En la 1957 Kanada federacia departamento pri Nordo decidis krei norman latinidan ortografion por ĉiuj eskimaj lingvoj kaj dialektoj de Kanado. La projekto de tia ortografio kreis lingvisto R. Gagne en 1965, sed ĝi ne trovis iun ajn uzon. En 1973 aperis speciala inuita lingvistika societo Inuit Tapiriit Kanatami kiu interalie koncernis sin pri normigo de inuita lingvo kaj skribsistemo. Post esploroj de la societo ĝi venis al konkludo ke ne ekzistas nek eblo nek kialo krei unuitan literaturan lingvon por ĉiuj Kanadaj eskimoj kaj ankaŭ ke necesas konservi silabaron pro ĝia kultura valoro. Rezulte en la jaro 1976 oni proponis du oficie normajn skribsistemojn por inuitaj lingvoj: la silabaran kaj la latinidan. Sed la lasta ne estis tute akceptita. Ekzemple, inuinaktun-parolantoj ne volis uzi literon q kaj preferis skribi y anstataŭ j por fonemo [j]; na q ili enetuale akceptis, sed ĝisnune uzas na y. Eĉ pli da polemiko aperis kun inuitoj de Labradoro, kiuj alkutimiĝis al "moraviana" ortografio kaj amasigis konsiderindan kvanton de skribaĵoj kaj printaĵoj per ĝi, kaj do ne volis per la reformo perdi konekton kun siaj radikoj. Eventuale la norma latina estis oficiigita, sed ne kiel nepra kaj sole oficia skribsistemo kaj kun eblo krei dialektajn variantojn.[19]

Norma Kanada inuita alfabeto aspektas jene:

A a, B b, F f, G g, H h, I i, J j, Jj jj, K k, L l, Ł ł, M m, N n, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v, ‘

Tamen, en ĝi ekzistas variantoj. Ekzemple, la inuinaktuna uzas literon y anstataŭ j kaj digrafon djtj anstataŭ jj[21]. Krome, la netsilika dialekto uzas aldonajn literojn š, ř, ŋ[22].

Gronlanda inuita (kalaalinsuta) lingvo redakti

Unuaj vortlistoj por la gronlanda, la lingvo de inuitoj de Gronlando ankaŭ iam nomata la kalaalinsuta, estis kreitaj jam en la malfrua 16-a jarcento far maristoj el ekspedicio de John Davis. En la jaro 1750 misiisto Poul Egede publikigis la unuan plengrandan vortaron, en kiu li uzis latinan alfabeton por reprezenti proksimuman prononcon de gronlandaj vortoj. Daŭre la alfabeton kaj ortografion disvolvis dana esploristo Otto Fabricius, kiu bazigis ĝin sur dana alfabeto. Ambaŭ ili, tamen, havis influon de la dana lingvo kaj plejparte ignoris specialajn ecojn de gronlanda gramatiko kaj fonologio. Tiu ĉi problemo iĝis solvitaj en la jaro 1851 kiam misiisto Samuel Kleinschmidt eldonis la unuan abocon de la gronlanda lingvo, kie proponis varianton de ortografio ambaŭ konsistan kaj konsiderantan la ecojn de la lingvo. Ĝuste tiu alfabeto disvastiĝis kaj estis uzata inter la inuitoj mem. Ĝi enhavis sekvajn literojn:

A a, E e, F f, G g, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, O o, P p, K‘ ĸ, R r, S s, T t, U u, V v

Krome, ĝi utiligis diakritaĵojn: la ĉapelo (ˆ) signifis duobligon de vokalo, la dekstra korno (´) duobligon de la sekva konsonanto, kaj la tildo (˜) (iam anstataŭ ĝi oni uzis la maldekstran kornon (`)) duobligon de ambaŭ la vokalo kaj la sekva konsonanto. La sekvaj literoj povis havi diakritaĵojn: Á á, Â â, Ã ã, Ê ê, Í í, Î î, Ĩ ĩ, Ô ô, Ú ú, Û û, Ũ ũ.[23]

En la jaro 1973 okazis reformo de gronlanda skribo. Ĝi forigis la diakritaĵojn kaj antataŭigis ilin per vera duobligo de repondaj literoj, t.e. ât/ît/ût iĝis aat/iit/uut, át/ít/út — att/itt/utt, ãt/ĩt/ũt aŭ àt/ìt/ùt — aatt/iitt/uutt kaj tiel plu. Litero Κʻ ĸ estis anstataŭigita per Q q. Literoj ê kaj ô nur aperis antaŭ r kaj ĸ kaj oni simple forigis la ĉapelon, t.e. êr/êĸ/ôr/ôĸ iĝis еr/eq/or/oq. La rezulta moderna gronlanda alfabeto aspektas jene:

A a, E e, F f, G g, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, O o, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v

En pruntovortoj kaj propraj nomoj, aparte la danaj, ankaŭ aperas literojn B b, C c, D d, W w, X x, Y y, Z z, Æ æ, Ø ø, Å å.[23][24]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Г. А. Меновщиков, Н. Б. Вахтин, Эскимосский язык: Учеб. для уч-ся пед. уч-щ, Л., Просвещение,‎ , 303 p.. 500 kopioj. (ISBN 5-09-000157-X), p. 15-19
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Языки народов Российской Федерации и соседних государств, t. 3, М., Наука,‎ , 606 p. (ISBN 5-02-011237-2), p. 481–483
  3. А.А. Буркин, « Изучение фонетики языков малочисленных народов Севера России и проблемы развития их письменности (обзор) », Язык и речевая деятельность, СПб.,‎ (lire en ligne)
  4. Я.П. Алькор (Кошкин), « Письменность народов Севера », Культура и письменность востока, М.,‎ (lire en ligne)
  5. Языки и письменность народов Севера, t. III, М.-Л., Гос. учебно-педагогическое изд-во,‎ , 108 p. (lire en ligne)
  6. Татакʼ Касыга, Атихтугʼьяхкʼакʼ книга, Л.,‎
  7. Г. А. Меновщиков, Словарь эскимосско-русский и русско-эскимосский, Л., Просвещение,‎ , 264 p. (ISBN 5-09-000102-2), p. 11
  8. Н. П. Родионова, Практикум по эскимосскому языку, Новосибирск, Новосиб. гос. ун-т,‎ , 112 p.. 150 kopioj. (ISBN 5-94356-355-5)
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Языки мира. Палеоазиатские языки, М., Индрик,‎ , 231 p. (ISBN 5-85759-046-9), p. 86–89
  10. 10,0 10,1 Origins of the Alutiiq Alphabet. Alutiiq museum. Arkivita el la originalo je 2018-11-13. Alirita 2018-11-13.
  11. И. Тыжнов, Алеутско-кадьякский букварь, СПб.,‎ (lire en ligne)
  12. Counceller, April Gale Laktonen, Niugneliyukut (We Are Making New Words): A Community Philosophy of Language Revitalization. Doctoral dissertation, Fairbanks, University of Alaska,‎ (lire en ligne)
  13. Aapit - Alphabet. Alutiiq museum. Alirita 2018-11-13.
  14. Word-Lists of Church-Related Terms. All Saints of North America Orthodox Church (2014). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-04-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2018-11-18.
  15. Florian Coulmas (1999) Yupik writing. The Blackwell Encyclopedia of Writing Systems. Alirita 2015-04-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-25. Alirita 2018-11-18.
  16. Yup'ik Eskimo Dictionary,‎ (lire en ligne)
  17. Yup'ik Letter and Sound Guide. Alaskool. Online materials about Alaska Native history, education, languages, and cultures. Alirita 2015-04-23.
  18. Tersis Nicole, Michèle Therrien, « L'Inupiaq et les contacts linguistiques en Alaska », Les langues eskaléoutes: Sibérie, Alaska, Canada, Groënland, Paris,‎
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 Louis-Jacques Dorais, « The Canadian Inuit and their Language », Arctic languages. An awakeing, Paris,‎ (ISBN 92-3-102661-5)
  20. Exploring Inuit Culture Curriculum. Teacher Resource Guide, IsumaTV, 130 p. (lire en ligne)
  21. roman orthography (qaliujaaqpait). Inuktitut Tusaalanga. Alirita 2015-04-24.
  22. why does nattiliŋmiut have special letters?. Inuktitut Tusaalanga. Alirita 2015-04-24.
  23. 23,0 23,1 Robert Petersen, « The Greenlandic Language: Its Nature and Situation », Arctic languages. An awakeing, Paris,‎ , p. 293–308 (ISBN 92-3-102661-5)
  24. Michael Everson Greenlandic alphabet. The Alphabets of Europe. Alirita 2015-04-24.

Literaturo redakti