Estienne Roger

franclingva presisto, librovendisto kaj publikigisto de partituroj kiuj laboris en Nederlando

Estienne ROGER (1664 aŭ 1665 en Caen, Francio – 7a de julio 1722 en Amsterdamo) estis franclingva presisto, librovendisto kaj publikigisto de partituroj kiuj laboris en Nederlando.

Estienne Roger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1665 (1665-01-01)
en Caen
Morto 7-an de julio 1722 (1722-07-07) (57-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo muzikredaktisto • presisto
vdr

Roger koncentriĝis en historioj, gramatikoj, vortaroj kaj finfine iĝis fama publikigisto de muzikaj verkoj. Inter 1696 kaj 1722 li publikigis ĉirkaŭ 500 eldonojn de muziko verkita en ampleksa gamo de komponistoj.

En 1711 li publikigis la verkon de Antonio Vivaldi nome Opus 3 "L'estro armonico", kolekto de 12 konĉertoj por unu, du kaj kvar violonoj kun kordinstrumentoj.[1]

Roger estis fama pro la gusto kaj akurateco de sia verkaro kaj pro sia kapablo vendi grandajn eldonojn kiujn li reklamadis en la tuta Okcidenta Eŭropo. Komercaj konektoj kun Roterdamo, Bruselo, Liege, Parizo, Kolonjo, Leipzig, Halle (Saale), Berlino, Hamburgo kaj Londono certigis al li internacian atingon.

Notoj redakti

  1. Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), p. 42.

Bibliografio redakti

  • Samuel F. Pogue kaj Rudolf A. Rasch: Art. "Roger, Estienne", in: The New Grove Dictionary of Music and Musicians, second edition, ed. de Stanley Sadie, London / New York 2001, vol. 21.