Ewelina Nowak (naskiĝis la 30-an de julio 1925 en vilaĝo Mirosławka, komunumo Rożyszcze, distrikto Luck, vojevodio Volinio, mortis la 13-an de marto 1945 en Kołobrzeg – soldatino de Pola Armeo, sanitaristino partoprenanta batalojn de la dua mondmilito.

Ewelina Nowak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1925 (1925-07-30)
Morto 13-an de marto 1945 (1945-03-13) (19-jaraĝa)
en Kołobrzeg
Okupo
Okupo krizmedicina teknikisto
vdr

Vivo redakti

Ŝia patro - Wojciech posedis negrandan bienon. En la gepatra vilaĝo en 1939 finis bazlernejon. Periodon de la soveta invado en Pollandon kaj la germanan okupadon travivis helpante al la gepatroj. Post laŭvica eniro de Ruĝa Armeo al Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko, somere 1944 estis mobilizita kaj enkorpigita kune kun kuzino al Unua Armeo de Pola Soldataro, samkiel multe da knabinoj el Volinio kaj Podolio. Enkondukan militistan instruon trapasis en la tereno de antaŭaj Orientaj Limregionoj, en kompanio de interligiteco de la 14-a Regimento de Infanterio. Ŝi distingiĝis per granda energio, diligenteco kaj inklino al bona posedo de militarto. Post rekruta periodo estis direktita al sanitara kurso en la 4-a Divizio de Infanterio. Post ĝia fino revenis al sia regimento kaj kun ĝi ekiris al fronto. Partoprenis januaran ofensivon de 1945, batalon de Varsovio, poste batalis en regiono de la antaŭa pola-germana landlimo kaj trarompo de Pomeria Remparo, batalane interalie apud Nadarzyce (distrikto Złotowski), Iłowiec (distrikto Wałcz) kaj Wierzchów. Dum la batalo kaj helpado al vunditaj soldatoj distingiĝis per granda kvieto, determino kaj kuraĝo. Dum la bataloj pri Pomeria Remparo estis distingita per arĝenta medalo "Zasłużonym na Polu Chwały" (Al Meritaj sur la Gloro-Kampo). En la unuaj tagoj de marto 1945 kune kun la 14-a regimento atingis Kołobrzeg, kie la 10-an de marto partoprenis malfacilajn batalojn pri blanka kazerno. La 13-an de marto Ewelina agis en ĉirkaŭaĵo de la nuna str. Trzebiatowska, portante helpon al vunditaj soldatoj, kiujn forportis de la batalkampo kaj bandaĝis. Kiam iris al laŭvica vundito, unu el soldatoj avertis ŝin pri malbonigitaj batalkondiĉoj kaj plifortigita pripafo de la antaŭkampo flanke de germanaj kaŝpafistoj. Ĉi-tage ŝi ne estis satdorma kaj tre laca, malgraŭ la avertoj iris al la batalkampo. Kiam trenis sin sur la ventro al laŭvica vundita soldato, ĉe vojkruciĝo de stratoj Trzebiatowska kaj Artyleryjska estis pafmortigita de germana kaŝpafisto. La kunbatalantoj provis forporti ŝin kaj la vunditan soldaton, sed pro forta germana pripafo tio ne eblis, nur sub vualo de la nokto la korpo de sanitaristino estis alportita sur pelerino. La soldatoj ne volis enterigi ŝatatan kaj konatan sanitaristinon sen militista ceremonio. Solena entombigo de Ewelina kun armeaj honoroj okazis nur la 15-an de marto, post fino de la bataloj pri Kołobrzeg. Oni enterigis ŝin apud loko de la morto. Politika sekcio de la 14-a regimento eldonis cirkonstancan flugfolion, rememorigantan oferemon kaj bravecon de Ewelina Nowak. Post la milito oni elterigis la kadavron kaj transportis al Milita Tombejo en Kołobrzeg - Zieleniewo, kie ŝi ripozas inter soldatoj mortfalintaj dum la batalo pri Kołobrzeg.

Memorigo redakti

  • Sanitariistino sur la monumento en Kołobrzeg estas soldatino Ewelina Nowak, kies bildon surbaze de fotoj rekreis artisto Adolf Cogel el Vroclavo.
  • Postmorte Ewelina Nowak estis avancita al rango de maljuna soldato
  • La monumento de sanitaristino estas ununura en Pollando kaj unika en Eŭropo monumento omaĝanta al ĉiuj knabinoj kaj junaj virinoj – sanitaristinoj, kiuj helpis al vunditoj sur batalkampoj dum la dua mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Alojzy Sroga, Na drodze stał Kołobrzeg (Sur la vojo estis Kołobrzeg), Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, Varsovio 1985, dua eldono, ​ISBN 83-11-06357-5​, p. 607.
  • Bernard Konarski, Sanitariuszka z pomnika (Sanitaristino de la monumento), "Zbliżenia" soci-politika semajnrevuo n-ro 11, 1988, p. 5.
  • Hieronim Kroczyński, Kołobrzeska Księga Poległych w drugiej wojnie światowej (Libro de Mortfalintoj en Kołobrzeg en la dua mondmilito) , Eldonejo Kamera, Kołobrzeg 2005, ​ISBN 83-89417-41-3​.

Eksteraj ligiloj redakti