Fajsalabado
Fajsalabado estas industria urbego, universitata urbo (ekde 1909) en Pakistano. Ĝi estas sidejo de la samnomaj kantono kaj distrikto. La angla historia nomo estis ĝis 1977 Lyallpur.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Faisalabad_banner_Railway_Station.png/775px-Faisalabad_banner_Railway_Station.png)
Fajsalabado | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 203 846 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 525 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 25′ N, 73° 5′ O (mapo)31.41873.079Koordinatoj: 31° 25′ N, 73° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 184 m [+] | ||||
Areo | 1269,094174 km² (12 690 9.4 174 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5e/Clocktower_Faisalabad%2C_Panorama.jpg/350px-Clocktower_Faisalabad%2C_Panorama.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Faisalabad_Railway_Station.jpg/350px-Faisalabad_Railway_Station.jpg)
Bazaj informoj
redakti- 31° 24′ 38″ N 73° 05′ 19″ O / 31.41056 °N, 73.08861 °O (mapo)
- Areo: 122 km²
- Supermara alteco: 184 m
- Loĝantaro: 2 793 000 en 2009
- Horzono: UTC +5
- Poŝtkodo: 38000
- Telefonkodo: 92 041
Situo
redaktiFajsalabado situas sur ebenaĵo ĉe nodo de fervojaj linioj. Karaĉio troviĝas je 1135, Islamabado je 350, Lahore je 128 km-oj.
Pro brita sugesto fondiĝis la komunumo en 1880. La artefaritaj kanaloj akvumis la kampojn, tial la urbo kreskis rapide, kiam homoj estis invititaj kun promesoj de tero. La alia motoro de la evoluo estis la fervojo ekde 1895, kiu forliveris la produktitajn kotonon, tritikojn, legomojn, kaj fruktojn. Post la 2-a mondmilito en la urbo multaj postulis la sendependecon.
Fajsalabado havas senpluvan klimaton. Somere estas 27-39 °C, foje eĉ 50 °C, vintre 6-21 °C, foje eĉ −1 °C. Somero daŭras de aprilo ĝis oktobro. La pluvokvanto estas jare po 400 mm, precipe en julio kaj aŭgusto.
Trafiko
redaktiLa plej grava ligilo estas aŭtovojo M3. La flughaveno estas je 10 km de la centro. Enurbe aŭtobusoj trafikas.
Vidindaĵoj
redakti- Panĝaba Artkonsilio de Fajsalabado
- urbaj parkoj
- amuzparko
- horloĝa turo
Ĝemelurboj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj