Ferenc Oláh (aktoro)
Ferenc Oláh, laŭ hungarlingve kutima nomordo Oláh Ferenc estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Obláth.
Ferenc Oláh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Obláth Ferenc |
Naskiĝo | la 12-an de aprilo 1887 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 24-an de aprilo 1939 en Budapeŝto (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto aktoro |
Ferenc Obláth[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1887 en Óbecse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Beĉej en Serbio), li mortis la 24-an de aprilo 1939 en Szeged (Hungara reĝlando).
Biografio
redaktiFerenc Oláh maturiĝis en komerca mezlernejo en Szeged en 1905, post 3 jaroj li akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo. Li komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de Lajos Makó en Szeged sed interrompe li estis ankaŭ memserva soldato jaron. Liaj sekvaj teatraj kompanioj estis Lajos Palágyi (1912) kaj Kálmán Mezei (1913). Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li havis rolojn en Debrecen, inter 1919 kaj 1924 en Cluj ĉe Jenő Janovics, inter 1924-1936 Szeged. Kelkfoje li kontribuis en ĵurnaloj. Li ricevis premiojn inter . Li edziĝis en , li naskis gefilojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - Shylock
- La Dresado de la Megero - Petruccio
- Othello - Jago
- Julio Cezaro - Cassius
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Molière: Tartufo - Orgon
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer
- József Katona: Bánk bán - Petur; Biberach
- Sándor Bródy: A tanítónő - instruisto
- Ferenc Herczeg: Bizánc - kapitano Giustiniani Giovanni
- Victorien Sardou: Szókimondó asszonyság - grafo Neiperg
Lia libro
redakti- Petőfi és a színpad (1918)