Ferenc Sidló
Ferenc Sidló [ŝidlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sidló Ferenc estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto.
Ferenc Sidló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de januaro 1954 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 16/4-1-5 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
Ferenc Sidló [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de januaro 1954 en Budapeŝto (kelkaj fontoj mencias aliajn datenojn).
Biografio
redaktiFerenc Sidló apartenis al la germana minoritato en Hungario. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Industriarta Altlernejo de Lajos György Mátrai, poste en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo de Alajos Stróbl, fine en Vieno kaj Munkeno. Inter 1906-1908 li vivis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li skulptadis en Gödöllő ĝis 1912 kun Aladár Körösfői-Kriesch. Li edziĝis kaj naskiĝis filo en 1913. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Inter 1924 kaj 1948 li instruis en la Belarta Altlernejo en Budapeŝto, en la lernojaro 1940 li estis rektoro, poste 2 jarojn vicrektoro. Li ricevis premion en 1930 (aŭ en 1936 ?).
Ekspozicioj
redaktiEkde 1909 li ekspoziciis en Budapeŝto.
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Ébredés (Gödöllő, 1911)
- Anĝeloj en preĝejo de Rárósmúlyad (1909-11)
- Artúr Görgey (1916?)
- Okcidenta figuro en memorigilo pri Traktato de Trianon (1921)
- Monumentoj pri la 1-a mondmilito (Nagyszokoly, Pécs, Kalocsa, vidu la subajn bildojn!) [2]
- memortabulo pri Mihály Zichy (1927, vidu la suban bildon!)
- reliefo pri Ludoviko la 1-a (Hungario) (Szeged, 1930)
- ornamputo pri Danaidinoj (Budapeŝto, 1933, vidu la apudan bildon!)
- busto pri Imre Madách (Balassagyarmat, 1937, vidu la plej supran bildon!)
- statuo pri Stefano la 1-a (Hungario) (Székesfehérvár, 1938, vidu la suban bildon!)
- Sankta Emeriko de Hungario (Kistarcsa, 1938)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Monumentoj pri la 1-a mondmilito, Nagyszokoly (1923)
-
Monumento en Kalocsa (1930)
-
Monumento en Jánoshalma
-
Statuo pri Stefano la 1-a (Hungario)
-
Artúr Görgey
-
Ornamputo pri Venuso, Budapeŝto, (1927)
-
Memortabulo pri Mihály Zichy (1929)