Ernő Szakál
Ernő Szakál [sakAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szakál Ernő estis hungara skulptisto, restaŭristo, medalisto, altlerneja instruisto.
Ernő Szakál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szakál Ernő |
Naskiĝo | la 14-an de julio 1913 en ![]() |
Morto | la 5-an de septembro 2002 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto restaŭristo medalisto ![]() |

Ernő Szakál [1] Arkivigite je 2022-01-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 14-an de julio 1913 en Sopron, li mortis la 5-an de septembro 2002 en Sopron.
Biografio
redaktiErnő Szakál frekventis metilernejon pri ŝtonskulptado en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1939. En la sekva jaro li estis en Romo helpe de stipendio, poste li akiris plian diplomon en Belarta Altlernejo. Liaj majstroj estis Imre Simay, József Reményi kaj Ferenc Sidló. Inter 1942 kaj 1950 li estis skulptisto en sia naskiĝurbo, inter 1947-1973 li partoprenis en restaŭradoj de historiaj monumentoj. Post la 2-a mondmilito li multe laboris por rekonstrui preĝejojn en Sopron. En 1957 li establis ŝtonskulptistan metiejon en la sama urbo. Inter 1952-1968 li restaŭris la reĝen palacon en Visegrád. Inter 1970-1978 li estis docento en la Belarta Altlernejo. Li ricevis premiojn inter 1936-1993, en 1982 Eŭropo-premion. Li havis edzinon, kiu estis pentristo.
El solaj ekspozicioj
redakti- Sopron (1971, 1993)
- Visegrád (1972)
- Budapeŝto (1987)
- Győr (1989)
Elektitaj skulptaĵoj, restaŭraĵoj
redakti- Sankta Kristoforo (1940, Romo)
- pluraj ornamputoj en Sopron
- pluraj memortabuloj en Sopron
- restaŭroj de gotikaj skulptaĵoj de Buda (1974-1976)
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Bélapátfalva) (restaŭrado)
- gotikaj balkonoj en Székesfehérvár kaj Siklós
Elektitaj medaloj
redakti- Endre Ady
- memportreta medalo
- Dezső Kosztolányi
- Mihály Babits
- Sankta Sebastiano (1938)
- Ladislao la 1-a (Hungario)
- István Széchenyi
- Sámuel Mikoviny
Lia libro
redakti- A kőfaragó mesterség titkai
Elektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Sopron en 2013
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a alineo)
-
memortabulo
-
memortabulo
-
memortabulo
-
memortabulo
-
reliefo (elkruciĝo de Kristo)