Flinto (Miĉigano)
Flinto (angle Flint) estas urbego en Kantono Ĝenesio, Miĉigano, Usono. Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono. Flinto estas plej konata kiel la naskiĝloko de General Motors (1908).
Flinto | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono kantona sidejo urbego ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 48501-48507, 48532 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 81 252 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 921 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 1′ N, 83° 42′ U (mapo)43.018888888889-83.693333333333Koordinatoj: 43° 1′ N, 83° 42′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 229 m [+] | ||||
Areo | 88,210326 km² ( 882 1.0 326 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 43° 00′ N 83° 41′ U / 43.000 °N, 83.683 °U (mapo)
- Areo: 88 km²
- Loĝantaro: 102.434 (en 2010)
- Supermara alteco: 229 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 48501-48507, 48532
- Telefonkodo: 810
Geografio
redaktiFlinto situas sur montetaro laŭ rivero same nomata Flinto en norda parto de Usono, en sudorienta parto de Miĉigano kaj en meza parto de la kantono.
Historio
redaktiLa plej frue indianoj vivis en tiu tereno. La nuna Flinto fondiĝis en 1818, ekde tiam komercisto pri feloj profitis tie komercejon. La baldaŭa vilaĝo urbiĝis en 1855. Fine de la 19-a jarcento Flinto iĝis centro de la lignoindustrio. Komence oni faris kaleŝojn, kiuj kolapsis pro apero de aŭtoj, tial oni ekproduktis ekzemple Chevrolet, ekde 1908 Buick. Ekde 1936 granda sidostrikoj okazis, la sindikatoj fortiĝis. Dum la 2-a mondmilito la grandurbo estis grava kontribuanto de tankoj kaj aliaj militaj maŝinoj. La loka aŭtomobil-industrio kolapsis en la 1970-aj jaroj. La postan situon filmis Michael Moore.
Klimato
redaktiEn Flinto la temperaturo averaĝe varias inter 3-14 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 28, rekorde 42 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -9 °C, rekorde -32 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 1210 mm.
Trafiko
redaktiFlinto havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Amtrak disponigas interurban pasaĝeran relservon eĉ al Kanado.
Famuloj
redaktiEsperanta vivo
redaktiEn la urbo Saul J. Jaffe propagandis Esperanton.
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans