Franca kolonia imperio

(Alidirektita el Franca Kolonia Imperio)

La Franca kolonia imperio estas la aro de teritorioj ekster Eŭropo kiu estis sub franca regado unuavice ekde la 1600-aj jaroj ĝis 1960-aj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la kolonia imperio de Francio estis la dua plej granda en la mondo malantaŭ la Brita Imperio. La franca kolonia imperio etendiĝis sur pli ol 13,500,000 km² je ĝia pinto en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Inkluzive de metropolo Francio, la tuta kvanto de la teritorio sub franca suvereneco atingis 13,500,000 km². Ĝia influo faris al la franca lingvo, la kvara plejmulte parolata kolonia eŭropa lingvo, malantaŭ la angla, hispana, kaj portugala. Francio establis koloniojn en Nordameriko, Karibio kaj Hindoĉinio, sekvante la hispanajn kaj portugalajn sukcesojn dum la Epoko de Malkovroj, en rivaleco kun Britio por la supereco. Serio de militoj kun Britio dum la 1700-aj jaroj kaj komenco de la 1800-aj, kiujn Francio perdis, metis finon al ĝiaj koloniaj ambicioj sur tiuj kontinentoj, kaj kun ĝi establiĝis tio kion kelkaj historiistoj nomas la "unua" franca kolonia imperio. En la 19-a jarcento, Francio establis novan imperion en Afriko kaj Sud-Orienta Azio. Kelkaj el tiuj kolonioj daŭris post la invado kaj okupo de Francio fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.

Franca kolonia imperio
1534 – 1980

historia lando • kolonia imperio
Geografio
Blukoloraj areoj montras tiujn teritoriojn kiuj en diversaj epokoj apartenis al la Franca kolonia imperio dum ĝia tuta ekzistado
Blukoloraj areoj montras tiujn teritoriojn kiuj en diversaj epokoj apartenis al la Franca kolonia imperio dum ĝia tuta ekzistado
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Post la milito, kontraŭ-koloniaj movadoj komenciĝis defii francan aŭtoritaton. Francio malsukcese batalis amarajn militojn post la 1940-aj jaroj ĝis la fruaj 1960-aj jaroj en Vjetnamio kaj Alĝerio por reteni ĝian imperion sendifekta. Proksime de la fino de la 1960-aj jaroj, la plej multaj el la kolonioj de Francio akiris sendependecon, krom insuloj kaj insularoj kiuj estis integritaj en Francio kiel transmaraj departementoj kaj teritorioj. Tiuj estas entute 123,150 km², t.e. nur 1% el la areo de la imperio antaŭ 1939, kun 2,624,505 homoj vivantaj en ili en 2009. Ĉiuj ili ĝuas plenan politikan reprezentantaron ĉe la nacia nivelo, same kiel ŝanĝiĝantaj gradoj de leĝdona aŭtonomio.

Kolonioj redakti

 
Sieĝo de Konstantino (1836) dum la Franca konkero de Alĝerio.
 
Mapo de 1877 montranta la tri francajn departementojn Alĝero, Orano kaj Konstantino


Vidu ankaŭ redakti