Francio en la Somera Olimpiko 2024
La sportista teamo de Francio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 30-a partopreno en Someraj Olimpikoj, kaj pri la tria fojo, ke Parizo gastigis la internacian eventon, precize 100 jarojn post la Somera Olimpiko 1924. La teamon organizis la Franca Olimpika Komitato, france Comité National Olympique et Sportif Français.
Francio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
573 sportistoj en 35 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Florent Manaudou kaj Mélina Robert-Michon (inaŭguro) Antoine Dupont kaj Pauline Ferrand-Prévot (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #5 |
oro 16 |
arĝento 26 |
bronzo 22 |
sumo 64 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 |
Konkuris sume 573 francaj atletoj en 35 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la naĝisto Florent Manaudou kaj la diskoĵetistino Mélina Robert-Michon.[1]
En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la rugbeisto Antoine Dupont kaj la biciklistino Mélina Robert-Michon.
La teamo sume atingis 64 medalojn, 16 orajn, 26 arĝentajn kaj 22 bronzajn, kaj sekve ricevis la kvinan rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.
Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.
Medalistoj
redaktiMedalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | vira teamo de rugbeo 7 | rugbeo 7 | vira konkurso | 27-a de julio |
Oro | Pauline Ferrand-Prévot | biciklado | ina transterena biciklado | 28-a de julio |
Oro | Léon Marchand | naĝado | individua miksostila konkurso de 400 metroj | 28-a de julio |
Oro | Nicolas Gestin | kanuado | vira slakoma kanuado | 29-a de julio |
Oro | Manon Brunet | skermado | ina konkurso de sabro | 29-a de julio |
Oro | Cassandre Beaugrand | triatlono | ina triatlono | 31-a de julio |
Oro | Léon Marchand | naĝado | papiliostila konkurso de 200 metroj | 31-a de julio |
Oro | Léon Marchand | naĝado | brustostila konkurso de 200 metroj | 31-a de julio |
Oro | Teddy Riner | ĵudo | vira konkurso de pli ol 100 kg | 2-a de aŭgusto |
Oro | Léon Marchand | naĝado | individua miksostila konkurso de 200 metroj | 2-a de aŭgusto |
Oro | Joris Daudet | biciklado | vira konkurso de BMX, formo de montara biciklado | 2-a de aŭgusto |
Oro | miksita ĵuda teamo | ĵudo | miksita ĵuda teamo | 3-a de aŭgusto |
Oro | Kauli Vaast | surfado | vira konkurso de mallonga tabulo | 5-a de aŭgusto |
Oro | Benjamin Thomas | biciklado | vira konkurso "omnium" de traka biciklado | 8-a de aŭgusto |
Oro | vira volejbala teamo | volejbalo | vira volejbala konkuro | 10-a de aŭgusto |
Oro | Althéa Laurin | tekvondo | ina konkurso de pli ol 67 kg | 10-a de aŭgusto |
Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la Franca Olimpika Komitato (france)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)