Francysk Skaryna
Francišak Skaryna (beloruse Францішак Скарына, elp. Frantciŝak Skaryna aŭ Skoryna), naskiĝis ĉirkaŭ 1490 en Polack kaj mortis ĉirkaŭ 1551, estis kreinto de la moderna belorusa lingvo kaj belorusa presinto de la unua libro en tiu lingvo – la belorusa Psalmaro en 1517.
Francysk Skaryna | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1486 en Polack |
Morto | 1-an de januaro 1541 (54-jara) en Prago |
Lingvoj | Rutena lingvo • belorusa lingvo • Rusina lingvo |
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio |
Alma mater | Jagelona Universitato • Universitato de Padovo |
Okupo | |
Okupo | filozofo • verkisto • tradukisto • eldonisto • tipografo • tradukisto de Biblio • kuracisto |
Li naskiĝis en Polack en la Granda Duklando Litva en la Pola-Litova unio. Li studis artojn ĉe Jagelona Universitato en Krakovo ĝis 1504 jaro. En Universitato de Padovo li ricevis doktorecon de medicino en 1512. En jaro 1517 li eldonis en Prago la unuan libron en la malnova belorusa lingvo. Poste li eldonis ankoraŭ 23 librojn. Li sekve daŭrigis presadon en Vilno. La plej grava atingo de li estis eldono de la belorusa Biblio.
Estas tre malfacile precizigi, ĉu la lingvo, per kiu Skaryna presis librojn, estis vere la belorusa konata hodiaŭ. Skaryna estis tamen grava fondanto de la lingvo poste disvolviĝinta al la hodiaŭa belorusa lingvo.
Post la falo de komunismo en la teroj de la hodiaŭa Belarusio du stratoj en Minsko estis nomitaj per la nomo de Skaryna. Bedaŭrinde Aleksandr Lukaŝenko, la prezidanto de la ŝtato, decidis ŝanĝi tiujn nomojn.
Ekzistas du premioj de la Belarusio honorigantaj Skaryna – La Medalo de Francysk Skaryna kaj Ordeno de Francysk Skaryna.