Günter BEHNISCH (naskiĝis la 12-an de junio 1922 en Dresdeno; mortis la 12-an de julio 2010 en Stutgarto) estis germana arkitekto kaj profesoro pri arkitekturo. Li tutmonde konatiĝis per la konstruado de la en 1972 en tiutempe tre nekutima stilo finkonstruita Olimpika Stadiono en Munkeno, ĉefa okazejo de la Somera Olimpiko 1972.

la Olimpika Parko kun la en 1972 finkonstruita Olimpika Stadiono en Munkeno, ĉefa okazejo de la Somera Olimpiko 1972
Günter Behnisch
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1922 (1922-06-12)
en Dresdeno
Morto 12-an de julio 2010 (2010-07-12) (88-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioNazia Germanio
Alma mater Universitato de Stutgarto
Okupo
Okupo arkitektomilitisto • universitata instruisto • submariner • Marineoffizier
Verkoj Glaspalast Sindelfingen
Munkena Olimpa Stadiono
TTT
Retejo https://behnisch.com/
vdr
la en 1969 pretigita "ombriga velo" de la centra parko de la urbo Dortmund konsideratas eksperimentaĵo por la realigeblo de la tegmentaj konstruaĵoj kiuj poste konsistigis la Olimpikan Stadionon de Munkeno

Vivo redakti

Günter Behnisch pasigis la unuajn 12 vivojarojn en Dresdeno. En 1934 lia familio kun li translokiĝis al la urbo Chemnitz. En 1939, ĵus 18-jara, li estis devigita soldatservi en la nazia armeo Wehrmacht. Dum la Dua Mondmilito li estis komandanto de submarŝipo kaj iĝis militkaptito de la brita armeo. En 1947 li revenis de Anglio al Germanio kaj de 1947 ĝis 1951studis arkitekturon en la Teknologia Universitato de Stutgarto. Sekve li unu jaron laboris en arkitekturejo en Stutgarto, kaj tiam fondis propran arkitekturejon en la urbo. En 1966 fondiĝis la arkitekta grupo "Behnisch kaj partneroj", en kiu li kunlaboris kun diversaj arkitektaj kolegoj. La arkitekturejo ekzistas ĝis la nuntempo. En 1989 lia filo Stefan Behnisch fondis branĉan arkitekturejon en Stutgarto, kiu en 1991 sendependiĝis kaj intertempe sub la nomo Behnisch Architekten havas arkitektajn mendojn tutmonde.

 
la en 1992 pretigita ĉefa kunvenejo por la germana parlamento Bundestag en Bonno (nun parto de la kongresejo Bundeshaus)

De 1967 ĝis 1987 Günter Behnisch estis regula profesoro pri arkitekta planado, industria konstruado kaj konstrua dezajno en la Teknologia Universitato de Darmstadt kaj samtempe direktoro de la tiuurba instituto pri normigo.

En 1982 li iĝis membro de la Akademio de la Artoj en Berlino kaj 1984 honora doktoro de la universitato Stutgarto. En 1996 li estis nomumita fonda membro de la Saksia Akademio de la Artoj, kies klason pri arkitekturo li gvidis ĝis la jaro 2000.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Günter Behnisch en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)