Genealogioj de Jesuo

La genealogio de Jesuo estas raportata en la Evangelio laŭ Mateo (1,1-16) Kaj en la Evangelio laŭ Luko (3,23-38). En tiu de Mateo la genealogio startas de Abraham, kaj registras, de patro al filo, ĝis Jesuo, preterlasante la antikvulojn de la amasa deportado al Babilonio; en tiu de Luko la genealogio startas el Jesuo, de filo al Patro ĝis al Adamo «filo de Dio». Ankaŭ konsiderante la komuniajn trajtojn, oni ne trovas ke la du linioj koincidu. Krome la Matea genealogio de Jesuo estante “patra” havus signifan rilaton nur se Jozefo estus la karna patro de Jesuo kaj ne nur rolanto kiel patro, (kio estas ekskludata de la Skriboj).

Genealogio de Jesuo laŭ la Evangelio laŭ Luko, el la Libro de Kells kopiita de keltaj kristanaj monaĥoj de la 8-a jarcento.

GenealogioRedakti

El la Evangelio laŭ Luko 3,34-38 (interligite)
El la Evangelio laŭ Mateo 1,1-6 kaj Evangelio laŭ Luko 3,31-34 (akorde)
Evangelio laŭ Luko 3,23-31 Evangelio laŭ Luko 1,6-16
David David (patro) - Betsabea (patrino)
Natam Salomono
Mattatà Roboamo
Menna Abia
Melèa Asaf
Eliacim Giosafat
Ionam Joram
Jozefo Ozia
Judasoààà Jotham
Simeono Acaz
Levi Ezechia ààà
Mattàt Manaso
Iorim Amon
Elièzer Giosia
Jesuo Jeĥonja
Er deportado al Babilonio
Elmadàm
Cosam
Addi
Melchi
Neri reveno el Babilonio
Salatiel Salatiel
Zorobabèle Zorobabèle
Resa Abiud
Ioanan Eliacim
Ioda Azor
Iosek Sadok
Semèin Achim
Mattatìa Eliud
Maat Eleazar
Naggài Mattan
Esli Jakobo
Naum Jozefo
Amos Jesuo
Mattatìa
Giuseppe
Innài
Melchi
Levi
Mattàt
Eli
Jozefo
Jesuo

Malsamaĵoj inter la du genealogiojRedakti

La aŭtoro de la Evangelio laŭ Mateo startas kun Reĝo Salomono kaj antaŭeniras tra reĝoj de Judujo, inkluzivante Jeĥonjan. Iuj reĝoj de Judujo estas preterlasataj; ekzemple Uzija estas difinita filo de Ioram dum etas preterlasataj kvar generacioj. Kun Jeĥonja la sinsekvoj de la reĝo finiĝas pro la fakto ke Israelo estis konkerita de la Babilona imperio. La nomoj pludaŭras, male, kun la filo de Jeĥonja kaj lia nepo Zerubabel, kiu estas grava figuro de la libro de Ezra. La nomoj inter Zerubabel kaj Jozefo aperas en neniu punkto de la Malnova Testamento aŭ en paralelaj tekstoj, escepte de iuj okazoj.

La genealogio de Mateo estas tradicie skizita per arbo dirita arbo de Jesse por montri la devenon de Jesuo de Jesse, patro de la reĝo Davido.

La genealogioj de Luko kaj Mateo disiĝas kun la enscenigo de Davido. Dum Mateo daŭrigas kun Salomono kaj la sekvaj reĝoj, Luko ligiĝas al Nathan, la malpli konata filo de Davido, kaj daŭrigas listigante 40 personojn antaŭ ol alveni al Jozefo, neniu el tiuj, aŭ preskaŭ neniu, koincidas kun tiuj de Mateo aŭ aperas en aliaj historiaj dokumentoj. Zerubabel kaj Ŝealtiel estas listigitaj en la du genealogioj, sed en Luko Ŝealtiel estas alestigita ne kiel filo de Jeĥonja, sed prefere kiel filo de Neri – tio estas eĉ pli komplika pro la fakto ke la 1-a libro de la Kroniko (3,19) asertas ke la patro de Zerubabel estis Pedaià, frato de Ŝealtiel. Ambaŭ genealogioj finiĝas per malsamaj nomoj: Luko kun Eli kaj Mateo kun Jakobo.

Provoj de solvojRedakti

Multaj teorioj estis elpensitaj por hamoniigi la malsamaĵojn. La plej antikva, atribuita al Seksto Julio Afrika, utiligas la koncepton de Leĝo de la Levirato, kaj sugestas ke Mattan (avo de Jozefo, laŭ Mateo) kaj Matthat (avo de Jozefo laŭ Luko) estis fratoj kaj edzinigis la saman virinon (unu post la alia). Tiu signifus ke la filo de Mattan (Eli) estis lia leĝa patro. Pli modernaj subtenantoj de la neerareco de la Biblio subtenas ke la genealogio laŭ Luko rilatas al Maria patrino de Jesuo, kun Eli kiu estus ŝia patro, dum Mateo priskribus la genealogion de Jozefo. Tio intencigus ke “filo de Eli” reale signifus "duonfilon" de Eli. Eli povus esti kroma nomo de Joakimo. menciita en la apokrifa Evangelio laŭ Jakobo.

Ĝenerale, la plej granda parto de la proponitaj eksplikoj katalogiĝas laŭ kvar ebloj. La unua enŝovas ke Mateo raportas sekvante nur la linion de la reĝeco, dum Luko transdonas la biologian posteularon, kvankam tiu teorio ne eksplokas kial reĝoj kiuj ne estis patro de la posteulo estas ekskludita el la listo de Mateo. Alia eksplika provo diras ke Luko transdonas le veran genealogion, dum Mateo pri ĝi donas nur iun “ceremonian” liston; ekzemple, Neri estas la natura patro de Ŝealtiel, sed Jeĥonja estas la ĉefo de la hebrea popolo. Fakuloj pri tiu temo emantaj kritiki la (mal)precizecon de la referaĵoj emas ankaŭ sugesti ke almenaŭ unu, kaj eble ambaŭ, genealogioj, estas simple elpensitaj por elstarigi aspketojn de Jesuo, pro kio ne estas bezonata historieco: ĉi kaze la ekspliko ne bezonas cerbumaĵojn!

Inter la teorioj plej radikalaj por harmoniigi la malsamaĵojn, elstaras unu kiu sugestas ke la evangeliistoj raportis pri infaneco de du malsamaj personoj, kiuj kundividis la fakton de la samnomo “Jesuo” kaj iliaj familioj vivis en Nazareto samtempe: neniu el la du estus necese Jesuo pri kiu parolas la cetera Nova Testamento. La rakonto pri la naskiĝo en Mateo kaj Luko estus sufiĉe taŭgaj por sugesti tion. Krome la eventoj kiuj akompanas la naskiĝon de Jesuo aludas al epokoj sufiĉe malsamtempaj: laŭ Luko ĉirkaŭ la 6-a jaro p.K., laŭ Mateo eble ĉirkaŭ la 6-a a.K.. Tio ĉio donus almenaŭ kelke da kredindeco al tiu teorio. Plue, Jesuo devenas el la greka Iesu, kiun oni rajtas pensi kiel tradukon faritan de la evangeliistoj de la hebrea Yehoshua, nomo tre komuna en tiu epoko. Sammaniere la nomo Josuo, kiu signifas naskiĝinta en Babilonio, estis komuna nomo epoke de la babilona ekzilo kaj probablas ke estus malsamaj du Zerubabeloj. Tiu teorio kelkmomente estis subtenita serioze! The Childhood of Jesus - de Emil Bock.

Genealogio de Mateo en tro mallonga tempoRedakti

De ĉiam, kaj nuntempe bibliisto Brown (vidu Bibliografion) rimarkigis ke la genealogio de Mateo antaŭeniras tro rapide – ĝi nombras 28 generaciojn inter Davido kaj Jozefo, donante mezuman longon de ĉirkaŭ 35 jaroj, ekstreme longa por antikva genealogio. Krome: Herezon estas menciita en Genezo 46, 12 reference de la translokiĝo de Jozefo al Egiptio, dum Amminadab, la viro kiun Mateo deklaras esti la nepo de Herezon, estas menciita en Nombroj (1, 7) reference al sinsekvaj eventoj de la Eliro: tiupunkte, do, estas alestigitaj nur tri generacioj por kovri la tutan periodon de la restado en Egiptio de israelidoj, kio male probablege daŭris plurjarcentojn. Tiu unua parto de Mateo (1, 8) koincidas kun la listo de reĝoj de Judujo, kiu ĉeestas ankaŭ en diversaj listoj de la Biblio. Tamen, tiuj kromaj listoj registras kiel filon de Jehoram Ahaziah dum Uzija estas persono malsama ol la reĝo kiu vivis diversajn generaciojn poste.Tio signifas ke la genealogio de Mateo preterlasas Ahaziah, Athaliah, Jehoash kaj Amaziah.

Kritikistoj kredantaj je neerareco de Biblio asertas ke la genealogio ne necese devas esti kompleta kaj ke la aŭtoro de la evangelio laŭ Mateo volis preterlasi tiujn kiuj laŭ li ne estis bezonataj por ilustri sian ideon. Aliaj, male, vidas en tiuj preterlasaĵoj politkajn motivojn.

Alia teorio volas ke tiuj nomoj estis preterlasataj kaŭze de iliaj malmoraleco, aŭ por tio ke tiuj personoj estis mortigitaj; tamen eĉ personoj promorale pridiskutataj, kiel Manase kaj Amon ĉeestas el la listo. Gundry, ekzemple, subtenas la onidiran teorion laŭ kiu tiuj reĝoj estis forlasitaj por ilia komuna origino el Ahab kiuj, pro ties filino, estis ambaŭ objekto de kondamno en juda tiama percepto.
Gundry (vidu Bibluigrafion) opinias ankaŭ ke iliaj formovo estis motivita ĉar la aŭtoro eble intencis subdividi la geneoalogion en tri subgrupojn de 14 nomoj, kun Jesuo kiu fina frukto de la historia sinsenkvo, sen zorgi pri la vera historieco.

Albright kaj Mann subtenas malsaman teorion, laŭ kiu la aŭtoro, aŭ la lasta skribisto de la manuskripto, povus esti plenuminta banalan transkriban eraron, kontan kiel homoioteleuton (ripetado de unu aŭ pluraj frazoj), konfuzante Achaziah kaj Uzija pro la preskaŭ samsona kaj skriba simileco de la nomoj. Ĉi-rilate, la divido en tri sublistoj de 14 nomoj ne estis origine konsiderata, sed estis malkovrita nur post la skribista eraro, en 1, 17, kiu kongruus kun tiu hipotezo.

Genealogio laŭ LukoRedakti

La genealogio laŭ Luko estas abunde pli longa ol tiu de Mateo, kaj prezentas pli grandan nombron da nomoj. La fakto ke Luko iras trans la malpli aklamita “filo de Davido”, nome Nathan, kaj ke ne inkluzivas la reĝojn de Israelo en la antikvuloj de Jesuo estas elemento favora al lia fidindeco. Tamen, dum la monoj cititaj de Mateo koincidas kun la historia periodo en kiu eble ili regnis, la nomoj en Luko ŝajnas esti senaj je historiaj konfirmoj – ĉar ili ankaŭ spegulas nomojn kaj fenomenojn proprajn de la 1-a jarcento, prefere ol speguli la epokon en kiu ili reale vivis.

Duplikatado, koincidoj kaj hipoteza kopiadoRedakti

Zadok estas ĝenerale nombrita kiel vivinto 150 jarojn post la periodo de Zerubabel. Temas pri periodo tro longa, pro tio diversaj studuloj opinias ke listo kiel tiu de Mateo ne estas sufiĉe zorge farita, dum tiu de Luko posedas multe pli nomojn por tiu preciza periodo.

La nomoj inter tiu de Zerubabel kaj Zadok (Abiud, Eliakim, kaj Azor) ne estas cititaj en iu ajn dokumento krom en la evangelio laŭ Mateo, kaj tio enkondukas multajn esploristojn, inkluzive de Gundry, hipoitezi ke la aŭtoro de tiu verko ilin simple elpensis. Laŭ diversaj esploristoj, en la momento en kiu la listo de la nomoj malproksimiĝas el la oficiala listo de la hebreaj reĝoj, ĝi estis tute ruze elpensita ĝis la punkto de la enscenigo de la patro de Jozefo. La nomoj listigitaj estas oftaj en tiu historia epoko kaj pro tio esploristo Gundry supozas ke la aŭtoro de tiu listo ilin ĉerpis tuthazarde el la “ libroj de la reĝoj”, ilin miksante por ke oni ne komprenu sian artefakton. Laŭ Gundry:

  • La aŭtoro de Mateo enamiĝis al la signifo de Filo de Jeĥuda kiu subkuŝas malantaŭ la nomo Abihu, sacerdoto, kaj ĝin modifis en Abiud.
  • La aŭtoro tiel ŝanĝis la nomon de sekvanto de Abihu, Eliezer, en Eliakim por lin ligi kun la 'Eliakim de Jesaja (ĉapitro 22) kaj kun Jehoiakim.
  • La tria nomo devenas de alia fama sacerdoto - Azariah – kiun la aŭtoro mallongigis al Azor.
  • Achim estas mallongigo de la filo de Zadok, Achimaas.
  • Eliezer, kroma figuro el la “libroj de la reĝoj” estas ŝangata al Eliud.

La fakto plej signifa restas ĉiukaze la malsameco mem de la du genealogioj.
La plej konsentebla ekspliko estus ĉikaze la jena: la aŭtoroj eble ambaŭ apogiĝis sur fonto aramea-hebrea perdiĝinta (la tieldirita Q-Evangelio), kaj eble ne trovante en ĝi iun ajn posteularon aŭ nur posteularon nekompletan, en la momento de la greka redakto de la Evangelio ili provis plenigi la lakunon unuigante du genealogiojn malsamajn. Tio helpus montri, interalie, la neeblon de komparo (fizika kaj tempa distanco) inter la du versioj de la Evangelioj.

Interpreto pri la du genealogiojRedakti

Interpreto proponita pri la du genealogioj emas ilin legi sub simbola mantelo: sendepende de la diversaj malsamaĵoj, ili ne havus iun ajn pretendon de historieco. Tio precipe en la Evangelio laŭ Mateo, kiu dividas la genealogion en tri blokoj unuope formitaj per 14 generacioj: la tri (tri blokoj) kaj la sep (7+7=24) havis tiam fortan simbolan signifon en la hebrea kulturo, ĉar indikantaj respektive la perfektecon kaj plenecon. Per tiu interpreto estus substrekita la mesia kvalito de Kristo kaj lia ligo kun la historio de la hebrea popolo [1].

Kvankam preskaŭ la tuto de la kristanaj teologoj akordiĝas en tiu interpreto, aliaj provis aliajn vojojn asertante, ekzemple, ke la evangeliisto Luko raportus pri la genealogio de Maria dum Mateo pri tiu de Jozefo: tio solvus ĉiujn probelmojn, La problemoj tamen restus preskaŭ ĉiuj.

La "skandalaj" antikvulinoj de JesuoRedakti

La ensceniĝo de kvar virinoj en la Matea genealogio (Tamar, Rut, Raab, kaj Batseba) estas apartaĵo nemalmulte grava. La aŭtoro, fakte, tiamaniere klare distanciĝas ne nur de siaepoka kulturo, kie la virinoj neniam eniris en “genealogian arbon”; la sama genealogio de Luko pri tio neniam aludas.

Albright kaj Mann aliĝas al la teorio, laŭ kiu tiuj kvar virinoj estas cititaj por substreki la rolon de gravaj virinaj figuroj de la pasinto kaj por ilin implicite kompari kun alia virino de la genealogio: Maria. Bibliistoj, feminismemaj, Kiel Levine, male, vidas en tiuj kvar virinoj la matean stampon patriarkecan de la tuta genealogio inundita per viraj figuroj, dum aliaj kiel Brown subtenas, ke ili pruvas, ke la volo de Dio estas neniumaniere kondiĉita de la spirito de la epoko.

  • Tamar[2] gravediĝis, ŝajnigante sin prostituitino kaj ricevante en sia lito Jehudan, la viron, de kiu laŭ la Levirata leĝo ŝi rajtis naski filon.
  • Raab[3] estis kanaana prostituitino kiu perfidis sian urbon avantaĝe al la invadanta hebrea popolo.
  • Rut[4] estis virino moabita, do alilandana kaj pro tio rigardata kun kontraŭemo de hebreoj, kiu sin donis al hebrea viro, Boaz, por ke poste li estu devigita ŝin edzinigi.
  • Batŝeba[5] sukcesis delogi reĝon Davidon kiu, vidinte ŝian gravedecon, praktike mortokondamnis ŝian edzon Urija-n, sian fidelan serviston, sendigante lin senprotekta en zonon regatan de malamikoj.

Laŭ iuj bibliistoj, ekzemple Jerome, tio sugestas, ke la aŭtoro de Mateo inkluzivigis tiujn figurojn por montri, kiom urĝis la neceso de morala reformo, dum aliaj, ekzemple Gundry, vidas en tio provon justigi la humilajn originojn de Jesuo, evidentigante kiel grandiozaj personoj de la pasinto havis originojn samtiome obskurajn. Ne mankas tiuj, kiuj vidas en tio la intencon de la verkisto substreki la apartenon de Jesuo al la tuta homa gento.

Laŭ Johano Krizostomo, la unua skribe rimarkiganto de tiuj figuroj en la genealogio de Jesuo, ilia inkluzivo en la listo celis indiki ke Jesuo estis la savanto ne nur de la hebreoj sed ankaŭ de gojoj.

Vittorio Messori[6] taksas la alestiĝon de tiuj "skandalaj figuroj" indico favora al la verdiro de la kanonaj evangelioj: fakte, en neniu kazo utilus por la naskiĝanta eklezio de la originoj genealogio kun tiaj karakterizoj. [7] Unualoke ĉar la ĉeesto de virinoj senvalidigis la genealogion vidpunkte de la juro; ilia malmorala konduto krome ĵetis obskurajn ombrojn sur la personon mem de Jesuo. Krom tio, Messori rimarkigas kiel en la Evangelioj ne troviĝas genealogio de Maria, la unika generinto kun kiu Jesuo, laŭ la kristana doktrino, havis sangan ligilon, fine, en socio en kiu la malfeliĉoj estis konsiderataj kiel punoj de Dio kiuj transdoniĝis "ĝis la sepa generacio" ne utilintus atribui al Jesuo antikvulojn kiuj, spite de ilia nobeleco, apartenis al "defalinta branĉo" de la posteularo de Davido.

NotojRedakti

  1. La Bibbia per la famiglia, a cura di Gianfranco Ravasi, Edizioni San Paolo, Milano, 1998
  2. Oni vidu Genezon, ĉa. 38
  3. Oni legu la bibliajn ĉapitrojn 2-6 de Josuo
  4. Vidu la libron de Rut
  5. Oni vidu ĉe la 2-a libro de Samuel ĉa. 11-12
  6. Vittorio Messori, Hipotezoj pri Jesuo, SEI, Torino, 1976, pag. 153-157.
  7. . Ĉu la fakto ke tiuj kvar figuroj estis enĉize prezentaj en la antaŭa biblia tradicio, plifortigas aŭ malfortigas tiun argumenton pure apologetikan de Vittorio Messori? Sin demandas kelkaj.

BibliografioRedakti

  • angle Albright, W.F. kaj C.S. Mann. "Matthew." The Anchor Bible Series. New York: Doubleday & Company, 1971.
  • angle Brown, Raymond E. The Birth of the Messiah: A Commentary on the Infancy Narratives in Matthew and Luke. Londra: G. Chapman, 1977.
  • angle Gundry, Robert H. Matthew a Commentary on his Literary and Theological Art. Grand Rapids: William B. Eerdmans Publishing Company, 1982.
  • angle Jones, Alexander. The Gospel According to St. Matthew. Londra: Geoffrey Chapman, 1965.
  • angle Levine, Amy-Jill. "Matthew." Women's Bible Commentary. Carol A. Newsom and Sharon H. Ringe, eds. Louisville: Westminster John Knox Press, 1998.
  • Vittorio Messori, Ipotesi su Gesù, SEI, Torino, 1976.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti