Godfredo de Berlichingen

Gottfried Götz von BERLICHINGEN (naskiĝis ĉirkaŭ 1480 en Jagsthausen, mortis la 23-an de julio 1562 en Neckarzimmern) estis germana kavaliro. Lia kromnomo estis la Fermanulo.

Godfredo de Berlichingen
Regna kavaliro
Götz von Berlichingen Portrait.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1480
en Jagsthausen
Morto 23-an de julio 1562 (1562-07-23)
en Hornberg Castle
Mortis pro apopleksio [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj mezaltgermana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Subskribo Godfredo de Berlichingen
Profesio
Okupo soldulo • imperia kavaliro • militisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Götz von Berlichingen, kavaliro kaj krimulo, kromnomite Fermanulo

VivoRedakti

Godfredo pasigis kelkajn junulajn jarojn ĉe Kastelo Jagsthausen kaj partoprenis la Imperian delegitan kongreson je Worms (1495) kaj en 1496 la dieton en Lindau akompanante la onklon Konrad von Berlichingen. Post ties morto li ekservis por margrafo Frederiko la 5-a (Brandenburg-Ansbach-Kulmbach) sekvante la imperiestron Maksimiliano la 1-a al Burgundio, Loreno, Brabanto kaj (en 1499) al Svislando. En 1500 li helpis la kavaliron Thalacker dum kverelado kontraŭ la duko de Virtembergo sendante memvarbitajn ĉevalbatalantojn. Poste Godfredo batalis sub margrafo Kazimiro de Brandenburgo kontraŭ la nurenberganoj. La eksplodo de la tronheredmilito de Landshut inter Rejna Palatinato kaj Bavario li vokitis fare de duko Albrecht de Bavario.

 
La fera mano de la kavaliro Götz von Berlichingen

Ĉe la sieĝo de Landshut li perdis la dekstran manon kiun oni sukcese anstataŭigis per fera aparato. Estante handikapita li kontinue batalis por helpi amikojn kaj aliajn homojn kontraŭ mono aŭ predo. Li ekz. batalis inter 1509 kaj 1511 kontraŭ la kolonjanoj, poste kontraŭ la episkopo de Bamberg. Kiam li atakis embuske en la 18.5.1512 proksime de Forchheim 95 nurenbergajn merkantistojn li publike fifamigitis fare de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Ne antaŭ pagoj de 14.000 guldenoj kaj nur en 1514 tiu publika puno neniigitis. Sed jam en 1516, helpante Franciskon de Sickingen, denove li enmiksiĝis en kverelon: kun majencanoj poste en Hesio kun grafo Filipo de Waldeck. Filipon li lasis foriri nur post ricevo de 8400 oraj guldenoj kio kaŭzis novan oficialan fifamiĝon.

Dum milito de la Ŝvaba ligo en 1519 li engaĝiĝis por duko Ulrich de Virtembergo. Defendante la urbon Möckmühl li repuŝis ĉiujn aliancanojn ĝis malabundo de municio kaj nutraĵoj necesigis kapitulacion la 11-an de majo kontraŭ libera retiriĝeblo. Sed perfidaj uloj kaptis lin kaj donis lin en la manojn de la civitanoj de Heilbronn. Nur en 1522 Francisko de Sickingen kaj Georg von Frundsberg peris ties liberigon kontraŭ pago de 2000 guldenoj kaj promeso de malpacrezigno daŭra. Li retiriĝis je sia kastelo Hornberg ĉe Neckar.

Post la unua enkarcerigoRedakti

Malvolonte li iĝis gvidanto de kamparanaj marodaj grupoj (Odenwalder Haufen). Deklarante esti perfortite je batalestrado kaj malgraŭ pozitiva deklaracio en favoro de li fare de juĝistoj li malliberiĝis ekde 1528 en Aŭgsburgo kaj rajtis nur en 1530 forlasi la ĉelon post promeso neniam plu foriri el la ĉirkaŭaĵo de Kastelo Hornberg kaj rezigni pri ia venĝo.

Post reakiro de plena libereco en 1540 li ankoraŭ estis kun la imperiestro en Hungario ĉe kampanjo kontraŭ la turkoj (1542) kaj batalis ankaŭ kontraŭ la francoj en 1542. La reston de la vivo li pasigis sur Hornberg-kastelo.

GravecoRedakti

Lia biografio (eldonis Pistorius, en Nurenbergo 1731 unuafoje) estas ja valorplena provante ke esperoj de Ulrich von Hutten kaj Marteno Lutero je kristana nobelaro el germana nacio naskiĝis aŭ de naiva fantaziemo aŭ de malbona kono de ĉiuj cirkonstancoj. Godfredo famiĝis precipe pro dramo verkita de Johann Wolfgang von Goethe (en kiu aperis malĝentila eldiro pri puglekado). Sed la germana geniulo ĉerpis en la biografio nur faktojn por ŝanĝi partojn laŭ poeta libereco.

Certe la historia Godfredo de Berlichingen ne estis tiom idealisma bidermajrulo kiom Goethe prezentas lin al ni, sed pli verŝajne tipa por ano de malriĉiĝinta malalta nobelo por kiu malpaco kaj rabistado eknormalis por plibonigo de propra vivkondiĉaro. Tamen kelkaj tiutempuloj (ekz. Frundsberg) taksis la bataladon senĉesan profesio honoriga. La originala fera manprotezego videblas ĝis hodiaŭ en Jagsthausen; ĝi nombriĝas la plej malnovaj teknikekzempoj siaspece.

FontoRedakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 692, kio legeblas tiu ĉi interrete.

Eksteraj lgilojRedakti