Malfermi la ĉefan menuon

Grácia Kerényi [kerEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kerényi Grácia estis hungara-pola poeto, tradukisto. Ŝia patro estis Károly Kerényi.

Grácia Kerényi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1925 (1925-04-09)
en Budapeŝto
Morto 7-an de aprilo 1985 (1985-04-07) (59-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Kerényi
Profesio
Profesio poeto • tradukistoverkisto
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Grácia Kerényi

Grácia Kerényi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1925 (laŭ alia informo la 9-an de septembro 1925 [2]) en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Grácia Kerényi helpis al la polaj rifuĝintoj en 1939. Ŝi komencis lerni en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1943, sed en la sekva jaro Gestapo arestis, poste deportis ŝin al Aŭŝvico. Nur en 1948 ŝi akiris diplomon, sed tiam ŝi jam parolis ankaŭ pole. Post la unua diplomo ŝi laboris en diversaj laborlokoj, krome ŝi tradukadis. Ankaŭ tiutempe ŝi estis suspektinda por la polico, ŝi ne ricevis pasporton al Pollando. En la 1960-aj jaroj ŝi alterne vivis en Budapeŝto kaj Varsovio. Ŝi akiris diplomon ankaŭ en Universitato de Varsovio, kie ŝi eĉ doktoriĝis en 1970. Ŝi renkontiĝis ekzemple kun Stefan Wyszyński. Hejmenveninta ŝi spertis, ke la polico kontrolas ŝin, tial ŝi aliĝis al la subtera rezista movado, ankaŭ al Solidarność. Tiutempe ŝi ricevis premiojn nur en Pollando. Ŝi mortis tiam, kiam ŝi jam estis suspektinda al la pola kaj sovetunia policoj.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Recepcja twórczości Marii Konopnickiej na Węgrzech (1960)
  • Azonosulások (1968) - kolektitaj poemoj
  • Antologia Poezji Węgierskiej (1975)
  • Csupa boldogság (1977) ISBN 9631508129 - romaneto
  • Nálunk a málnabokrok (1985)

Elektitaj tradukaĵojRedakti

MemorigilojRedakti

FontojRedakti