Giornico

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gramudel)

Giornico estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 851 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Giornico
Blazono de Giornico
Blazono de Giornico
Blazono de Giornico
Giornico
Giornico
Giornico
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Giornico
Koordinatoj  46° 24′ 0″ N 8° 52′ 12″ O / 46.40000 °N, 8.87000 °O / 46.40000; 8.87000 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 0″ N 8° 52′ 12″ O / 46.40000 °N, 8.87000 °O / 46.40000; 8.87000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 851
Areo 19,48 km²
Alteco 391 m super marnivelo
Poŝtkodo 6745
Komunumkodo 5073
Mapo de Giornico
Mapo de Giornico
Mapo de Giornico

Geografio redakti

Giornico situas en la suba Leventina proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Belinzono ĉe la bordo de la rivero Tiĉino. La komunumo konsistas krom la ĉefvilaĝo Giornico el la vilaĝoj Altirolo, Gramudel, Orsino kaj Sacco. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,48 km², de kiuj 61,7% estas kovritaj de arbaro, 5,1% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Giornico limas en nordo al Faido, en oriento al Sobrio, en orientsudoriento al Bodio, en sudo al Personico, en sudokcidento al Frasco, kaj en okcidento al Chironico.

Trafiko redakti

Tra la komunumaro Giornico pasas la kantona ĉefovojo n-ro 2, la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. La plej proksimaj alveturejoj al la aŭtovojo situas en distanco de proksimume 5 kilometroj nordokcidente apud Faido kaj sudoriente apud Biasca.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Giornico datiĝas el la jaro 935 kiel de Iudicibus Giornicensis. La 28-an de decembro 1478 okazis la Batalo de Giornico, dum kiu la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo venkis kontraŭ la armeo de la Duko de Milano kaj firmigis la regado de la Svisa Ĵurkomunumo pri la teritorio de la hodiaŭa Kantono Tiĉino. [3]

Vidindaĵoj redakti

En nordo de Giornico situas muzeo dediĉita al la moderna skulptisto Hans Josephsohn, konstruita laŭ la plano de la svisa arkitekto Peter Märkli. La muzeo estis konstruita inter la jaroj 1989 kaj 1992. En la jaro 1995 ĝi akiris la unuan premion de la konkurso Nova konstruado en la Alpoj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti