Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj

La Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi situas en Guajakila Golfo, en norda Peruo kaj suda Ekvadoro. Biome la ekoregiono apartenas al mangrovoj. Ĝi ankaŭ estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj.

Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojEkvadoro, Peruo
Koordinatoj2° 34′ 1″ S, 79° 45′ 36″ U (mapo)-2.567-79.76Koordinatoj: 2° 34′ 1″ S, 79° 45′ 36″ U (mapo) [+]

Areo3 400 km² (340 000 ha)

Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj (Tero)
Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono havas areon de 3 300 km². Ĝi estas limigita al plantaj formacioj de rizoforaj (Rhizophora spp.) arbaroj kiuj troviĝas ĉe la kunfluejo de multaj riveroj kiuj enfluas Guajalilan Golfon kaj Pacifikan Oceanon. Tiuj arbaroj estas adaptataj al daŭre inunditaj cirkonstancoj kaj al rezultantaj medioj, kiuj prezentas malmulton da disponebla oksigeno. Diverseco de flaŭro kaj faŭno povas esti trovata en tiu ĉi mangrova ekoregiono, inkluzive de anasoj, ardeedoj, kaj pegedoj same kiel Iguana kaj primatoj.

Je la ekvadora flanko de la mangrova ekoregiono, speciale apud la urboj de Machala kaj Santa Rosa en la provinco de El Oro, multaj salikokbienoj estas elfositaj por eksportado de salikokoj al Usono, Eŭropo kaj aliaj regionoj. Salikokoj estas unu el la ekvadoraj ĉefaj eksportaĵoj kune kun nafto kaj derivaĵoj, bananoj kaj ornamaj plantoj.

Je la perua flanko troviĝas la Nacia Tumbesia Mangrova Naturprotektejo.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj   Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj   Kolombio
NT0210 Ĉako   Argentino,   Bolivio,   Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj   Bolivio,   Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj   Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj   Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj   Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj   Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj   Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj   Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago   Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj   Ekvadoro,   Peruo

Eksteraj ligiloj redakti