Gustave Le Bon

franca psikologo

Charles-Marie Gustave Le Bon (franca prononco [ɡystav lə bɔ̃]; 7a de majo 1841 – 13a de decembro 1931) estis grava franca multfakulo kies areoj de intereso estis antropologio, psikologio, sociologio, medicino, inventado kaj fiziko.[1][2][3] Li estas plej bone konata pro sia verko de 1895 nome Psychologie des Foules, kiu estas konsiderata unu el la mejloŝtonaj verkoj pri psikologio de amasoj[4][5] kaj de politika psikologio.

Gustave Le Bon
Persona informo
Gustave Le Bon
Naskonomo Charles Marie Gustave Le Bon
Naskiĝo 7-an de majo 1841 (1841-05-07)
en Nogent-le-Rotrou, Eure-et-Loir
Morto 13-an de decembro 1931 (1931-12-13) (90-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo • Universitato de Parizo vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo kuracisto • antropologo • psikologosociologofizikisto vd
Aktiva dum 1880–1885 vd
Verkado
Verkoj La Psikologio de la Amaso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita en Nogent-le-Rotrou, Le Bon iĝis doktoro pri medicino en la Universitato de Parizo en 1866. Li ne sekvis tamen la formalan praktikon de medicino kiel kuracisto, kaj anstataŭe startis verkokarieron la saman jaron de sia gradigo. Li publikigis nombrajn primedicinajn artikolojn kaj librojn antaŭ aliĝi al la Franca Armeo post la eksplodo de la Franci-Prusia Milito. La malvenko en la milito koincidis kun lia rolo kiel rekta atestanto de la Pariza Komunumo de 1871, kio forte formis la mondokoncepton de Le Bon. Li poste veturis amplekse, tra Eŭropo, Azio kaj Nordafriko. Li analizis la popolojn kaj la civilizojn kiujn li trafis sub la ombrelo de la nova fako de la antropologio, disvolvigante esencisman rigardon al la homaro, kaj inventis porteblan kapomezurilon dum siaj veturoj.

Idearo redakti

En la 1890-aj jaroj, li turnis sin al psikologio kaj sociologio, en kies kampoj li publikigis siajn plej sukcesajn verkojn. Le Bon disvolvigis la koncepton ke homamasoj ne estas sumo de ties individuaj partoj, proponante ke homamasoj formas novan psikologian enton, kies karakteroj estas determinataj de la "racia nekonscio" de la homamaso. Samtempe li kreis siajn psikologiajn kaj sociologiajn teoriojn, li plenumis eksperimentojn en fiziko kaj publikigis popularajn librojn prie, antaŭvidante la koncepton de la ekvivalento mas–energio kaj profetigante la Atoman Epokon. Le Bon plutenis siajn eklektikajn interesojn ĝis sia morto en 1931.

Ignorita aŭ miskomprenita de sektoroj de la franca akademia kaj scienca intelektularo dum sia vivo pro siaj politike konservismaj kaj reakciaj vidpunktoj, Le Bon estis kritikanto de demokratio kaj de socialismo. La verkoj de Le Bon estis influaj por tiom diversaj figuroj kiom Theodore Roosevelt kaj Benito Mussolini, Sigmund Freud kaj José Ortega y Gasset, Adolf Hitler kaj Vladimir Lenin.

Verkoj redakti

 
Portreto de Gustave Le Bon, ĉirkaŭ 1870.
 
Le Bon en Alĝero, 1880.
 
Gustave Le Bon ĉevalrajde.

Medicino redakti

  • La mort apparente et inhumations prématurées (1866);
  • Traité pratique des maladies des organes génitaux-urinaires (1869);
  • La vie (Traité de physiologie humaine) (1874);

Antropologio, psikologio kaj sociologio redakti

  • Histoire des origines et du développement de l'homme et des sociétés (1877);
  • Voyage aux Monts-Tatras (1881);
  • L'Homme et les sociétés (1881);
  • La Civilisation des Arabes (1884);
  • Voyage au Népal (1886);
  • Les Civilisations de l'Inde (1887);
  • Les Premières Civilisations de l'Orient (1889);
  • Les Monuments de l'Inde (1893);
  • Les Lois Psychologiques de l'Évolution des Peuples (1894);
  • Psychologie des Foules (1895);
  • Psychologie du Socialisme (1896);
  • Psychologie de l'éducation (1902);
  • La Psychologie politique et la défense sociale (1910);
  • Les Opinions et les croyances (1911);
  • La Révolution Française et la Psychologie des Révolutions (1912);
  • Aphorismes du temps présent (1913);
  • La Vie des vérités (1914);
  • Enseignements Psychologiques de la Guerre Européenne (1915);
  • Premières conséquences de la guerre: transformation mentale des peuples (1916);
  • Hier et demain. Pensées brèves (1918);
  • Psychologie des Temps Nouveaux (1920);
  • Le Déséquilibre du Monde (1923);
  • Les Incertitudes de l'heure présente (1924);
  • L'évolution actuelle du monde, illusions et réalités (1927);
  • Bases scientifiques d'une philosophie de l'histoire (1931);

Naturaj sciencoj redakti

  • La Méthode graphique et les appareils enregistreurs (1878);
  • Recherches anatomiques et mathématiques sur les variations de volume du cerveau et sur leurs relations avec l'intelligence (1879);
  • La Fumée du tabac (1880);
  • Les Levers photographiques (1888);
  • L'Équitation actuelle et ses principes. Recherches expérimentales (1892);
  • L'Évolution de la Matière (1905);
  • La naissance et l'évanouissement de la matière (1907);
  • L'Évolution des Forces (1907);

Notoj redakti

  1. Saler, Michael. (2015) The Fin-de-Siècle World. Routledge. ISBN 9780415674133.
  2. Piette, Bernard. (2014) The Universe of Maxwell. Lulu Press Inc. ISBN 9781291960082.
  3. Beck, Matthias. (2013) Risk : A Study of Its Origins, History and Politics. World Scientific Publishing Company. ISBN 978-9814383202.
  4. Rancière, Jacques. (2016) The Method of Equality: Interviews with Laurent Jeanpierre and Dork Zabunyan. Polity. ISBN 978-0745680620.
  5. Drury, John. (2015) Crowds in the 21st Century: Perspectives from Contemporary Social Science. Routledge. ISBN 978-1138922914.