Győző Leblanc
Győző Leblanc [djOzO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Leblanc Győző estis hungara operkantisto, operetkantisto (tenoro), bonvivanto. Unu el liaj edzinoj estis Katalin Pitti, lia filo estis Gergely Leblanc.
Győző Leblanc | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1975) |
Familio | |
Edz(in)o | Katalin Pitti Zsuzsanna Csonka (en) (–2002) Éva Tóth (en) |
Infano | Gergely Leblanc ( Zsuzsanna Csonka (en) ) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto music interpreter (en) reĝisoro aktoro politikisto |
Győző Leblanc[1][2] naskiĝis la 28-an de marto 1947 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyőző Leblanc maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li soldatiĝis. Li studis muzikon en la konservatorio (1969-1973) de Edit Fábry, poste li akiris diplomon en Muzikakademio Ferenc Liszt en 1975. Li komencis sian operkantistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde la 1980-aj jaroj li ofte koncertis enlande kaj eksterlande, li kantis ankaŭ operetojn. En la lasta periodo de la socialismo (1985-1990) li estis parlamenta deputito. Li ankaŭ reĝisoris. Li ricevis premion en 2013. Li edziĝis trifoje, la meza edzino naskis 2 filojn.
Li repertuaro (elekto)
redakti- Giuseppe Verdi:
- Taviata - Alfréd
- Rigoletto - princo de Mantua
- Giacomo Puccini:
- La bohème - Rodolf
- Madama Butterfly - Pinkerton
- Tosca - Cavaradossi
- Charles Gounod: Faust - titolrolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán - titolrolo
- Georges Bizet: Carmen - Don José
- Imre Kálmán:
- Marica grófnő - Tasziló; Török Péter
- Cirkuszhercegnő - Mr.X
- Csárdáskirálynő - Edvin
- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy - Camille de Rosilon; Daniló
- A mosoly országa - princo Szu-Csong
- Luxemburg grófja - René