Gyula Pauer [djula paŭer], hungare Pauer Gyula estas hungara novavangarda skulptisto, dekoraciisto kaj altlerneja instruisto.

Gyula Pauer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1941 (1941-02-28)
en Budapeŝto
Morto 8-an de oktobro 2012 (2012-10-08) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroskulptistofilmreĝisoro • ludisto • scenografo • kostumdezajnisto
vdr
Skulptaĵo pri Sándor Petőfi fare de Gyula Pauer
Skulptaĵa memorejo en Budapeŝto fare de Gyula Pauer en 2005. Ĝi memorigas pri la mortpafitaj judoj laŭ la Danubo(la ŝuoj mem estas la skulptaĵo).

Gyula Pauer naskiĝis la 28-an de februaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Pauer frekventis mezlernejon pri ornamskulptado en Budapeŝto, poste li eklaboris en studio, poste en produktejo de filmoj. Ekde 1985 li profesie estas skulptisto. En 1994 li ekinstruis en Hungara Belarta Altlernejo. Ekde 1966 li partoprenas en ekspozicioj. Li apartenas al la similstilaj skulptistoj de János Fajó, Imre Bak, István Harasztÿ, Tamás Hencze, István Nádler. Li ricevis premion Kossuth en 2005, en 1993 kaj 1999 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • skulptaĵoj, ekzemple torsostatuo en Seulo 1988; Marx-Lenin 1971; Torinói lepel (Tuko de Torino) 1991 en Vatikano
  • monumento pri falintoj en 1956 en Mosonmagyaróvár 1990; monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito en Mosonmagyaróvár 1991; monumento pri falintoj dum la liberecbatalo en 1849 (en Budapeŝto 1998); monumento pri mortpafitaj judoj en Budapeŝto 2005; A Fa emlékműve (monumento pri arbo) (la (socialista) polico detruis ĝin)
  • granda murpentraĵo en universitato en Budapeŝto

Fontoj redakti