H_aluze (per tuta nomo Literature-kultura magazino H_aluze) estas ĉeĥa revuo de specifa formato (185x255 mm) kun ŝanĝema kvanto de paĝoj (proksimume 80). Ĝis decembro 2008 ĝi estis printita en formato A4, nombro de paĝoj ne trapasis 40. Ĝi estas eldonata neregule kvarfoje po jaro. La eldonisto estas H_aluze, o.s. (IČO 22734236), je ĝia financado partoprenas La Universitato de Jan Evangelista Purkyně (Ústí nad Labem); civitana grupo eluzas okazajn subvenciojn kaj donojn.

H aluze
emblemo
revuo
Komenco 2007 vd
Fino 2017 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Enhavo redakti

H_aluze alportas aŭtoran poezion kaj prozon, celas precipe je la junaj kaj komencantaj aŭtoroj. Poste alportas recenzojn, intervjuojn kaj literature teorikajn artikolojn. Montriĝas en ĝi eĉ publicistikaj artikoloj kaj dokumentaj, eseaj, kritikaj kaj informaj artikoloj de diversaj fakoj de kulturo (precipe muziko, filmo, arto, teatro). En ĉiu numero (de post numero 6) estas grafika parto. H_aluze estas ne laŭtema.

Komenco kaj kunlaborantoj de la magazino redakti

H_aluze estis komencigita en jaro 2007 per grupo da studentoj de la Universitato de Jan Evangelista Purkyně. Nomo de la magazino estas vortludo. Ĝi eliras el literara esprimo "aluze", ne gramatika vorto "haluz" (io ne kutima kaj stranga) kaj regiona "haluze" (branĉo). La magazino H_aluze okaze kunlaboras kun redakcioj de literatura revuo Psí víno (Hunda vino) kaj literara gazeto LitENky, kiu estas gvidita ĉe filosofa fakultato de la Universitato de Karolo.

Cetera aktivado redakti

Redaktoroj kaj kunlaborantoj de la gazeto partoprenas je organizado de kulturaj okazoj, precipe en la urbo Ústí nad Labem, sed iuj okazoj estis en Děčín, Prago, Hradec Králové. Sub la gvido de la redaktoroj de H_aluze estas organizita literatura festivalo Antropotyátr (la unua jaro en 2007, ĝia nomo estis Literatura festivalo kaj kunorganizis ĝin Kulture-literatura revuo Pandora kune kun la redaktoroj de H_aluze). En la jaro 2008 redaktoroj de H_aluze komencigis regularan legadon nomitan Vespero de H_aluze. La Vesperoj okazis ĉiumonate dum la lernojaro kun escepto de septembro kaj junio. Dum la Vesperoj de H_aluze rolis ekzemple Jaroslav Achab Haidler, Jaroslav Kovenda kaj Mnoháček Zgublačenko. En la jaro 2009 estis la tradicio de la vesperoj renovigita. En la faldo de jaroj 2008-2009 redaktoroj de H_aluze kune kun la ĉefredaktorino de revuo Pandora Kateřina Tošková organizis regionan literaturan konkurson Literatura SUPERstelo, kiu trakuris en Ústí nad Labem, Most, Litoměřice kaj Děčín. Redakcio de H_aluze aktive partoprenas je autoraj legadoj kaj vesperoj tra la Respubliko. La magazino H_aluze havas interretajn paĝojn www.h-aluze.cz kie ĝi informas pri interesaj kulturaj okazoj.

Redakcio redakti

  • Tomáš Čada – ĉefredaktoro (de post septembro 2009, formanta membro)
  • Michaela Henčlová – redaktorino (de octobro 2008 ĝis septembro 2009 ĉefredaktorino)
  • Miloš Makovský – redaktoro kaj grafiko de la printita versio de H_aluze
  • Alice Prajzentová – redaktorino (formanta membrino)
  • Tomáš Suk – redaktoro (formanta membro)
  • Josef Straka – redaktoro
  • Michaela Uhlířová – redaktorino (formanta membrino)

Referencoj redakti

Evidenta numero MK ČR: E 18358[rompita ligilo]
ISSN: 1803-8077

Eksteraj ligiloj redakti