Harta estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa.

Ambaŭ preĝejturoj de Harta

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Harta situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Baja-Budapeŝto, laŭ fervojo Kunszentmiklós-Dunapataj. Budapeŝto troviĝas 100 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1177. La vilaĝo estis senhomigita fare de tataroj en 1241, poste de turkoj. En 1722 germanoj refondis la setlejon. Preĝejoj luterana en 1798, katolika en 1943, la klasikisma kalvinana iam konstruiĝis. Incendio okazis en 1852. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, alvenis deportitaj hungaroj el la iamaj landpartoj. Dum la socialismo kolĥozoj pri Lenino kaj Francisko Erdei formiĝis.

La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo (maizo, tritiko, sunfloro), en la paseo pri ŝipado kaj pri akvomuelejoj. En la grandvilaĝo germana aŭtonomio, apud la komunumo malliberejo, ĉe la bordo haveno funkcias.

Famuloj redakti

En Harta naskiĝis:

Famaj nomportantoj redakti