La Heŭglina enanto (Oenanthe heuglini) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi loĝas en zono tra Afriko sude de Saharo. Ĝi estis iam klasita kiel subspecio de la Ruĝecbrusta enanto (O. bottae) en la altaj teroj de Etiopio kaj Arabio sed ĝi estas nuntempe konsiderata kiel separata specio. Ties nomo omaĝas la germanan esploriston kaj ornitologon Theodor von Heuglin.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heŭglina enanto
Heŭglina enanto
Heŭglina enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. heuglini
Oenanthe heuglini
(Finsch & Hartlaub, 1870)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Ĝi estas 13–14 cm longa. Plenkreskulo havas malhelgrizbrunajn suprajn partojn, nigran maskon kaj blankan superokulan strion. La brusto estas oranĝasablokolora nuance al pli palaj gorĝo kaj ventro. La vosto estas nigra escepte la blankaj flankoj de la baza duono. La kovriloj de supra vosto estas blankaj kaj la subflugiloj estas rozasablokoloraj.

La kanto de tiu birdo estas longa kaj kompleksa kaj la alvoko estas akra ĉak.

La parenca Ruĝecbrusta enanto havas pli palan gorĝon kaj pli ruĝecan bruston kun pli granda kontrasto inter ili ol ĉe la Heŭglina enanto. Ĝi estas ankaŭ pli granda kaj havas pli palajn, grizajn suprajn partojn kaj kremokolorajn subflugilojn.

La Heŭglina enanto loĝas en la regiono de la Sahelo el Maŭritanio orienten tra Malio, Niĝero, Ĉado kaj Sudano al Eritreo. Ili etendas suden tiom kiom ĝis nordaj partoj de Ganao, Togolando, Benino, Niĝerio, Kameruno, la Centrafrika Respubliko, Ugando kaj nordokcidenta Kenjo. Ĝi troviĝas en malferma kamparo kun rokoj kaj mallonga herbo kaj ofte estas visata en brulita grundo. Kelkaj estas loĝantaj birdoj, dum aliaj faras migrantajn movojn.

Referencoj redakti

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.

Literaturo redakti

  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A. & Pearson, David J. (1999) Birds of Kenya & Northern Tanzania, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj redakti