Helene Kröller-Müller

Helene KRÖLLER-MÜLLER (11-a de februaro 1869 – 14-a de decembro 1939)[1] estis unu el la unuaj virinoj el Eŭropo kiu arigis gravan artokolekton. Oni konsideras ŝin unu el la unuaj kolektantoj kiu rekonis la genion de Vincent van Gogh. Ŝi donacis sian tutan kolekton al la nederlanda popolo, kun granda arbara bieno sia kaj de sia edzo, nome Anton Kröller. Tio estas nun la Muzeo Kröller-Müller kaj skulptoĝardeno kaj la Hoge Veluwe Nacia Parko, nome la plej granda nacia parko en Nederlando.

Helene Kröller-Müller
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1869 (1869-02-11)
en Essen
Morto 14-an de decembro 1939 (1939-12-14) (70-jaraĝa)
en Otterlo
Lingvoj nederlanda
Loĝloko Groot Haesebroek
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Anton Kröller
Infano Wim Kröller
Okupo
Okupo artkolektanto • filantropo
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis Helene Emma Laura Juliane Müller en Essen-Horst, Essen, Germanio, en riĉa familio de industriistoj. Ŝia patro, Wilhelm Müller, posedis Wm. H. Müller & Co., prospera liveranto de krudaj materialoj por industrioj de minado kaj ŝtalo.[2] Ŝi edziniĝis al nederlanda gravulo de navigado kaj minado Anton Kröller en 1888 kaj uzis ambaŭ familinomojn laŭ la nederlanda tradicio.

Ŝi studis kun Henk Bremmer en 1906–1907. Ĉar ŝi estis unu el la plej riĉaj virinoj en Nederlando tiam, Bremmer rekomendis, ke ŝi formu artokolekton. En 1907, ŝi komencis sian kolekton per la pentraĵo Trajno en pejzaĝo fare de Paul Gabriël. Poste, Helene Kröller-Müller iĝis entuziasma artokolektisto, kaj unu el la unuaj personoj kiuj agnoskis la genion de Vincent van Gogh. Ŝi finfine arigis pli ol 90 pentraĵojn kaj 185 desegnojn de van Gogh, kio estis unu el la plej grandaj kolektoj en la mondo pri la artisto, dua nur post tiu de la Van Gogh Muzeo en Amsterdamo. Ŝi aĉetis ankaŭ pli ol 400 verkojn de la nederlanda artisto Bart van der Leck, sed lia populareco ne atingis tiun de van Gogh.[3]

 
Georges Seurat, 1889–90, Le Chahut, oleo sur tolo, 171.5 x 140.5 cm (66 7/8 x 54 3/4 in), Kröller-Müller Museum, Otterlo, Nederlando.

Kröller-Müller kolektis ankaŭ verkojn de modernaj artistoj, kiel Picasso, Georges Braque, Jean Metzinger, Albert Gleizes, Fernand Léger, Diego Rivera, Juan Gris, Piet Mondrian, Gino Severini, Joseph Csaky, Auguste Herbin, Georges Valmier, María Blanchard, Léopold Survage kaj Tobeen. Tamen, Bremmer konsilis ŝin ne aĉeti Un dimanche après-midi à l'Île de la Grande Jatte de Georges Seurat, kiu rezultis majstroverko de la arto de la 20-a jarcento. Ŝi ja aĉetis tamen Le Chahut de Seurat, alia ikono en la historio de moderna arto.[4] Krome, ŝi apartiĝis el artistoj de sia devenloka Germanio, kies verkaron ŝi trovis "nesufiĉe aŭtoritata."[3]

Dum veturo al Florenco en junio 1910, ŝi ekhavis ideon fondi muze-domon.[2] Ekde 1913 partoj de ŝia kolekto estis malfermita al la publiko; ĝis mezo de la 1930-aj jaroj ŝia ekspoziciejo en Hago estis unu el la tre raraj lokoj kie oni povis vidi pli ol nur kelkajn malmultajn verkojn de moderna arto.[5] En 1928, Anton kaj Helene kreis la Fondaĵon Kröller-Müller por protekti la kolekton kaj la tutan havaĵon. En 1935, ili donacis al la nederlanda popolo sian tutan kolekton totale de proksimume 12 000 objektojn, kondiĉe ke oni konstruu grandan muzeon sur la ĝardenoj de la parko.[6] Jam zorgita de la nederlanda registaro, la Muzeo Kröller-Müller malfermiĝis en 1938.

 
Skulptaĵo de Henry Moore en la Muzeo Kröller-Müller.

La Muzeo Kröller-Müller estas en 75-akrea (300,000 m2) de arbara kampara areo, nuntempe la plej granda nacia parko en Nederlando, nome Nationaal Park De Hoge Veluwe apud la urboj Otterlo kaj Arnhem. Luksa arta galerio estis planita apud la ikona lagobordo de la ĉasejo Jachthuis Sint Hubertus kaj la pejazaĝa statuo de ilia amiko, la sudafrika bura generalo Christiaan de Wet sur la bieno.[7] Pro la militminaco la planoj neniam estis plenumitaj en ŝia vivodaŭro, sed post la milito oni muntis grandan arbaran skulptoĝardenon kaj subĉielan ekspoziciejon, kiu estas hejmo de statuoj de Rodin kaj de la dua plej granda kolekto de pentraĵoj de van Gogh en la mondo, kiel la fama serio de La sunfloroj.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Kröller-Müller State Museum, Otterlo. Netherlands: Kröller-Müller State Museum, 1973.
  • Rovers, Eva. De eeuwigheid verzameld: Helene Kröller-Müller 1869–1939. Prometheus Bv Vassallucci, Uitgeverij 2010. ISBN 978-9035135512