Helene LIEBMANN, naskiĝinta Riese, pli poste Liebert (naskiĝis la 16-an de decembro 1795 en Berlino, mortis la 2-an de decembro 1869 en Dresdeno[1]) estis germana pianisto kaj komponistino.

Helene Liebmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1795 (1795-12-16)
en Berlino
Morto 2-an de decembro 1869 (1869-12-02) (73-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistopianistokantisto
vdr

Vivo redakti

Helene naskita en Berlino kiel dua filino de riĉa burĝa familio. Ŝiaj gepatroj estis de juda kredo, do la familia vivo estis ligita al sociaj malfacilaĵoj de la judoj ĉe la komenco de la 19-a jarcento en Berlino. Tio estis la kialo pro kio la gepatroj adoptis la kristanajn nomojn Martin Riese kaj Juliette Baer.

Dum sia infanaĝo Helene ĝuis bonegan muzikan edukadon. Per ĝi ŝiaj gepatroj, certe ne nur volis promocii ŝian talenton, sed ankaŭ faciligi ŝian aliron al la dominanta kristana burĝa mondo. Tiun saman klopodon faris ĉiu berlina juda familio rilate al instruado de siaj gefiloj, donante specialan gravecon al edukado precipe en literaturo, arto kaj muziko.

Pro la bona ekonomia situacio de siaj gepatroj, Helene Riese ĝuis la plej famajn muzikinstruistojn kiel Wilhelm Schneider, Franz Lauska, kaj Joseph Augustin Gürrlich.

Jam en la aĝo de nur naŭ jaroj Helene Riese estis sur tiel bona muzika nivelo ke oni permesis al ŝi fari sian unuan publikan koncerton. Ŝi ludis duoblan Mozart piansonaton aranĝita por kvar manoj. La ‘Granda Voĉa kaj Instrumenta Koncerto’ okazis en la salono de la Reĝa Teatro de Berlino (1806).

Ekde tiam la juna pianisto havis specialan rolon, ĉar ŝi estis ofta partoprenanto kiel instrumentisto en la berlina koncertsceno kaj regule partoprenis ankaŭ en la du gravaj koncertserioj de Bliesener kaj Schneider.

Je ŝia dekkvara jaro la Berlina Oficejo por Artoj eldonis la unuan el ŝiaj komponaĵoj: la Piansonato op.1, kaj la sekvan jaron Helene ludis unu el siaj propraj sonatoj en la koncertejo de la Reĝa Teatro de Berlino.

Helene Riese konvertiĝis al kristanismo antaŭ sia geedziĝo kun la komercisto John Joseph Liebmann, kaj ŝi ŝanĝis sian judan nomon ‘Lea’ al kristana Helene; ŝi estis 18 jaraĝa. La edzo ankaŭ konvertiĝis al kristanismo ses jarojn poste adaptante sian familian nomon al kristana "Liebert". La kialo de tio verŝajne estis la kreskantaj antisemitaj tumultoj kiuj okazis en Hamburgo, kie tiam ili loĝis.

Nur kelkajn monatojn post la geedziĝo, la paro adiaŭis Berlinon per gazeta anonco kaj translokiĝis al Londono kie John Joseph laboris. En Londono Helene prenis lecionojn sub Ferdinand Ries kaj publikigis ĉefe pianajn kaj ĉambrajn muzikojn.

La juna paro restis en Londono nur kvar jarojn, translokiĝante al Hamburgo, kie Helene Liebmann fariĝis konata kantisto. Ŝi partoprenis en la prezentado de Saul de Handel organizita fare de Luise Reichardt (Virinoj en Muziko 121) kaj kantis la rolon de Michal.

La paro frekventis la plej altajn sociajn rondojn, ekzemple Helene Liebert partoprenis koncerton de Clara Schumann (1835), kiu prezentiĝis ĉe la familia hejmo de la riĉa komercisto Parish.

La fokuso de ŝia kompona laboro estas sur sonatoj por piano, violonoviolonĉelo kaj sur ĉambra muziko por kordoj. La kanzonoj estas maloftaj en la produktado de Helene Riese, almenaŭ inter la publikaĵoj kiuj pluvivis. Ŝajne ŝi ne publikigis pliajn komponaĵojn post sia 21 jaraĝo. Entute konserviĝis 20 presitaj verkoj, kiuj estis publikigitaj dum sep jaroj.

La ‘Granda Sonato’ por pianoforte kaj violonĉelo op.11 de Helene Liebmann, publikigita unuafoje en Berlino, meritis komenton: Klasika eleganteco en strukturo kaj fantazio en melodio, spriteco kaj brileco, spriteco kaj ĉarmo estas la elstaraj trajtoj de tiu ĉi verko.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 129 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkoj redakti

Liebmann komponis kantojn, sonatojn kaj pianajn verkaĵojn.

  • Grand Quatuor, Op 13
  • Grand Sonato, Op 11 (Grande Sonate pour Pianoforte et Violoncelle)
  • Kennst du das Land? Op 3, de Vilhelmo Meisterde de Goethe
  • Violona Sonato Op 9

Notoj redakti

  1. Beerdigte auf dem Annenfriedhofe vom 28. November bis 4. Dezember 1869. En: Kirchliche Wochenzettel Dresden. Nr. 25/1869.

Eksteraj ligiloj redakti