Herbert Koch

germana pedagogo kaj regiona historiisto

Herbert KOCH (naskiĝinta la 3-an de majo 1886 en Jena, mortinta la 10-an de novembro 1982 en Wedel) estis germana pedagogo, romanistikisto kaj regiona historiisto. Edzigis lin en 1910 Charlotte Czapski (nasko de du filoj).

tombo de sur la Norda Tombejo en Jena

Estante filo de bankisto li frekventis la Carolo-Alexandrinum-gimnazion en Jena antaŭ ol studi historion, arthistorion, klasikan filologion kaj germanistikon je Munkeno, Lepsiko, Berlino kaj Jena. En 1909 sukcesis doktoriĝo post defendo de tezo pri la Saksa wettina sukcedmilito (1446-1451). En 1911 li ekdeĵoris gimnaziinstruade en Jena kaj Sondershausen. En aprilo 1913 la familio translokiĝis al Argentino kie Koch ekdocentis pri historia metodaro ĉe la universitato de Bonaero. Maldungite pro la eksplodo de la Unua Mondmilito li fariĝis lernejestro en Blumenau kaj ekdeĵoris en 1919 en brazila San-Paŭlo. Post reveno patrujen en 1923 lia sudamerika profesoreco ne estis agnoskata kaj li fariĝis samjare instruisto ĉe la porknabina liceo de Jena kaj honorofica lektoro pri la portugala lingvo. Krome Koch aktivas regionhistorie publikigante multajn studojn kaj eseojn en la gazetoj "Jenaer Volksblatt" kaj "Zeiss-Werkzeitung"; Koch tiam ankaŭ preparis sinoptikon de la urba historio de Jena.

Laŭ la nurenbergaj leĝoj, la havo de juda bopatro ne plenumis ĉiujn postulojn de pura arja familio kaj Koch devis forlasi la universitaton de Jena en 1942. Intrigoj de lokaj nazioj eĉ sendigis Koch en punlaborejon de organizaĵo Todt en Weißenfels, kie li laboregis inter oktobro 1944 kaj februaro 1945. Tuj post la militfino, Koch municipe ekpolitikistis. Helpis li konservi posedaĵojn de la Urba Muzeo de Jena kaj fraiĝis gvidanto de la Kultura Ofico kaj de la Urba Arkivo. Post ekokupiĝo de Turingio fare de la Ruĝa Armeo ekde julio 1945, Koch estis ĉefo de la Popolkleriga Ofico, de sennaziigo kaj de la porknabina liceo. Krome li aniĝis al la liberala partio LDPD kaj iĝis kunfondinto de la loka filio de Kulturligo, ankoraŭ en decembro 1945. De 1946 Koch estris la sekcion pri regiona historio; naskaĝinta fifamigo pro laŭdira ŝato de nazia ideologio kaj de SS kaŭzis forigon de pluraj postenoj. Malgraŭ multflanka porparolado en favoro de Koch, rehabilito de li ne estis volata. Malgraŭ ĉio, Koch ĝis 1950 deĵoris ĝis pensiiĝo en 1950 en Jena; en 1949 li estiĝis universitata docento pri la lingvoj portugala kaj histpana; en 1956, en la aĝo de 70 jaroj, li habilitiĝis per laboraĵo pri franclingva literaturo. En 1963, Koch translokiĝis al Bad Berleburg.

Graveco

redakti

Danke al multo da regionhistoriaj skribaĵoj, Koch takseblas kiel unu el la plej fruktodonaj historiistoj de Jena. Aparte ĉirkaŭ la urbofonda jubileo de 1936 aperis multaj superridardaj studoj de li; pro ideologiaj kaŭzoj fare de reganta NSDAP ĉio tia ne laŭmerite agnoskiĝis en diversaj oficialaj publicitaĵoj. Nur en 1966 aperis en Stutgarto lia verko Geschichte der Stadt Jena, kio tuj furoris. Noveldono de 1996 baldaŭ estis forvendita. Ĉi-tempe estis eldonita ankaŭ ĝis tiam neniam presita manuskripto pri la historio de la katedro pri romanistiko de la universitato de Jena. Koch anis ĉe Societo pri Turingia Historio.

Post Turniĝo deziris kelkaj nomi straton por li: tio ne realiĝis pro ke jam avo de li havis tiun privilegion.[1] Koch almenaŭ ricevis honoran tombon ĉe la Norda Tombejo de Jena, memortabulon ĉe Tombejo malnova de Jena kaj memortabulon ĉe la lernejo Grete-Unrein-Schule (August-Bebel-Straße 1).

Skribaĵoj (elekto)

redakti
  • "Der sächsische Bruderkrieg (1446‒1451)", ĉe: Jahrbücher der Königlichen Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. N.F. kajero 35. Erfurt 1909, p. 1‒262.
  • kun Arwed Koch: Das Bankhaus Koch in Jena. 1778–1928. Jena 1928.
  • Das Geschoßbuch der Stadt Jena vom Jahre 1406. Jena 1932.
  • Die St. Johanniskirche zu Jena (=Baudenkmäler der Stadt Jena und ihrer Umgebung, 1). Jena 1936.
  • Geschichte der Stadt Jena. Fischer, Stuttgart 1966 (noveldono Jena 1996).
  • Schloß Berleburg (=Große Baudenkmäler, 217). Deutscher Kunstverlag, München 1968, 13-a eldono 1997.
  • Aus der Geschichte Jenaer Zinngießerei. (=Kostbarkeiten, die Freude bereiten, 1) Heimatliche Verlags- und Vertriebsges., Mainz 1975.
  • Verzeichnis meiner Veröffentlichungen 1909‒1976. Heimatliche Verlags- und Vertriebsges., Mainz 1976.
  • Charlotte von Ahlefeld, 6.12.1777–27.7.1849. Heimatliche Verlags- und Vertriebsges., Mainz 1977.
  • (eldonistece) Architectus Jenensis des Mag. Adrian Beier. Neu herausgegeben von Herbert Koch. Vopelius, Jena 1936.
  • (eld.) Die älteste Chronik der Stadt Jena. 1532–1546. Vopelius, Jena 1937
  • (eld. kun Helga Militz) Taschenwörterbuch Spanisch-Deutsch. Enzyklopädie-Verlag, Leipzig 1963 (nova eldono 1989)

Literaturo

redakti
  • Christian Faludi, Joachim Hendel (eld.): Die Geschichte der Romanistik an der Universität Jena von Herbert Koch: Eine um Professoren-Porträts und ein Schriftenverzeichnis Kochs ergänzte Edition (=Quellen und Beiträge zur Geschichte der Universität Jena, 14), Steiner, Stuttgart 2019.
  • Christian Faludi: "Herbert Koch" - ĉe: Matias Mieth, Rüdiger Stutz (eld.): Jena. Lexikon zur Stadtgeschichte. Tümmel-Verlag, Berching 2018, p. 364.
  • Jürgen John: "Nachwort" - ĉe: Herbert Koch: Geschichte der Stadt Jena. Unveränderter Nachdruck der Ausgabe von 1966. Gustav-Fischer-Verlag, Jena 1996, p. 395–412.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Joachim Hendel: "Von einem, der Jena liebte" – Ottogerd Mühlmann (1908-1987). Heimatforscher, Denkmalschützer, Rassewart", ĉe: Gerbergasse 18, 71 (2014), kajero 2, p. 29–34