Hopman-Pokalo

(Alidirektita el Hopman-pokalo)

En la monda turniro Hopman-Pokalo - angle Hopman Cup, hispane Copa Hopman, ruse Кубок Хопмана - konkuras la tutmonde plej bonaj ok naciaj teamoj pri unuopaj matĉoj kaj duoblaj paraj matĉoj de teniso. En ĉiu komparo inter du naciaj teamoj estas ludataj po unu vira kaj virina unuopaj matĉoj, kaj aldone unu duobla para matĉo (nomata mixed, do sekse "miksita"). Ĝi konsideriĝas samranga al la tutmondaj turniroj Davisa Pokalo (Davis Cup) por viraj naciaj tenisaj teamoj kaj Federacia Pokalo (Fed Cup) por virinaj naciaj tenisaj teamoj. Sian nomon la pokalo havas de la aŭstralia tenisisto Harry Hopman.

Hopman-Pokalo
recurring tennis tournament • tennis team event
Nomita laŭ Harry Hopman
Lando Aŭstralio
Fondita en 1989
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Hopman-Pokalo
Internacia Tenisa Federacio
loko Perto
lando  Aŭstralio
speco hala turniro
retejo: www.hopmancup.com.au Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

La ideo por tia regula turniro unuafoje diskutiĝis en 1984, sed daŭris ĝis la jaro 1989, kiam la unua turniro vere realiĝis. Ekde tiam la evento ĉiujare fine de decembro respektive komence de januaro okazas en la aŭstralia urbo Perto.

La reguloj por la turniro plurfoje iom ŝanĝiĝis intertempe. La nombro de la partoprenantaj naciaj teamoj alternis inter 8 (en la unua turniro 1988/89) kaj 12 (en la dua ĝis sepa eldono de la turniro). Ekde la oka eldono de la evento denove partoprenas 8 teamoj. La vico de la unuopaj matxoj komence estis virina unuopa matĉo, duobla para kaj fine vira unuopa matĉo, sed ekde la tria turnira jaro la vico estas virina, poste vira unuopa matĉoj kaj fine la duobla para matĉo, por doni al la duobla fortokomparo la eblecon eventuale decidi pri la gajnanta teamo kaj doni al ĝi publike pli altiran pozicion. Komence laŭ lotumo konkurencis po du el la entute ok teamoj, poste konkurencis po du el la kvar gajnintaj teamoj ("duon-finalo") kaj sekve en finalo la du teamoj gajnintaj en la duonfinalaj matĉoj. Ekde la deka eldono de la turniro komence interkonkurencas ĉiuj teamoj en du grupoj de entute kvar teamoj, poste sekvas duonfinalo inter la du plej sukcesaj teamoj el tiuj du grupoj, kaj fine la finalo. La nova turnira sistemo estas aparte aprezata de la publiko kaj konsiderata pli justa. Ankaŭ la maniero kiel kvalifikigi la ok turnire partoprenantan teamojn kaj la maniero kiel disdividi la interkonkurantajn teamojn respektive teamogrupojn, ŝanĝiĝis plurfoje.

Rekorda venka temao estas tiu de Usono, kiu ĝis 2010 gajnis kvinfoje en la turniro, lastfoje en 2008.

Por la spektantoj la turniro aparte interesas pro tio, ke kutime videblas la plej bona vira kaj plej bona virina tenisistoj de ĉiu partoprenanta lando, kaj ke en la duoblaj paraj matĉoj tiuj pintaj tenisistoj eĉ kune ludas. Ekzemple foje kune partoprenis la germanaj tenisistoj Boris Becker kaj Steffi Graf, kiuj krome tre malofte kune ludis tenison kaj ne facile interharmoniis; tamen komune ili ne venkis la turniron, kvankam kun aliaj partneroj ambaŭ ja gajnis ĝin - Steffi Graf en 1993 kaj Boris Becker en 1995.

Listo de la gajnintoj redakti

Jaro Gajninta teamo Finala malvenkinto Rezulto Gajnintaj tenisistoj
1989   Ĉeĥoslovakio   Aŭstralio 2:0 Miloslav Mečíř, Helena Suková
1990   Hispanio   Usono 2:1 Emilio Sánchez, Arantxa Sánchez-Vicario
1991   Jugoslavio   Francio 3:0 Goran Prpić, Monica Seles
1992    Svislando   Ĉeĥoslovakio 2:1 Jakob Hlasek, Manuela Maleeva-Fragnière
1993   Germanio   Hispanio 2:1 Michael Stich, Steffi Graf
1994   Ĉeĥio   Germanio 2:1 Petr Korda, Jana Novotná
1995   Germanio   Ukrainio 2:1 Boris Becker, Anke Huber
1996   Kroatio    Svislando 2:1 Goran Ivanišević, Iva Majoli
1997   Usono   Sud-Afriko 2:1 Justin Gimelstob, Chanda Rubin
1998   Slovakio   Francio 2:1 Karol Kucera, Karina Habšudová
1999   Aŭstralio   Svedio 2:1 Mark Philippoussis, Jelena Dokić
2000   Sud-Afriko   Tajlando 3:0 Wayne Ferreira, Amanda Coetzer
2001    Svislando   Usono 2:1 Roger Federer, Martina Hingis
2002   Hispanio   Usono 2:1 Tommy Robredo, Arantxa Sánchez-Vicario
2003   Usono   Aŭstralio 3:0 James Blake, Serena Williams
2004   Usono   Slovakio 2:1 James Blake, Lindsay Davenport
2005   Slovakio   Argentino 3:0 Dominik Hrbatý, Daniela Hantuchová
2006   Usono   Nederlando 2:1 Taylor Dent, Lisa Raymond
2007   Rusio   Hispanio 2:0 Dmitrij Tursunov (Дмитрий Турсунов), Nadja Petrova (Надежда Петрова)
2008   Usono   Serbio 2:1 Mardy Fish, Serena Williams
2009   Slovakio   Rusio 2:0 Dominik Hrbatý, Dominika Cibulková
2010   Hispanio   Britio 2:1 Tommy Robredo, María José Martínez Sánchez
2011   Usono   Belgio 2:1 John Isner, Bethanie Mattek-Sands
2012   Ĉeĥio   Francio 2:0 Tomáš Berdych, Petra Kvitová
2013   Hispanio   Serbio 2:1 Fernando Verdasco, Anabel Medina Garrigues

Eksteraj ligiloj redakti