Hume CRONYN (la 18an‏ de julio 1911, Londono, Ontario - la 15-an de junio 2003) estis kanada kina, teatra, televida aktoro kaj scenaristo kies kariero daŭris dum 67 jaroj en kiuj li aperis en 40 filmoj, 34 televidprogramoj kaj - 30 teatraĵoj.

Hume Cronyn
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1911 (1911-07-18)
en Londono
Morto 15-an de junio 2003 (2003-06-15) (91-jaraĝa)
en Fairfield
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo nekonata valoro vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoKanado vd
Alma mater Universitato McGillAmerican Academy of Dramatic Arts • Ridley College vd
Familio
Patro Hume Cronyn vd
Edz(in)o Jessica Tandy • Susan Cooper vd
Infanoj Tandy Cronyn vd
Profesio
Okupo scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktorofilmreĝisoro vd
Aktiva dum 1934–2003 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Cronyn komencis studi juron en Universitato McGill en Montrealo. Li estis amatora boksisto kaj en 1932 li partoprenis en la Somera Olimpiko 1932. Li translokiĝis al Usono kaj studis ĉe la American Academy of Dramatic Arts en Novjorko.

En 1934 li komencis aperi en teatraĵoj sur Broadway. Lia unua apero en la kinejo estis en la filmo Shadow of a Doubt reĝisorita de Alfred Hitchcock (1943), kaj en Lifeboat (1944) ankaŭ reĝisorita de Hitchcock. Li kunlaboris kun Hitchcock en la verkado de la skriptoj por la filmoj Rope (1948) kaj Under Capricorn (1949).

En 1944 li ludis en la filmo La Sepa Kruco kaj estis nomumita al la Oskaro kiel Plej bona Flanka Aktoro.

Kun lia dua edzino Jessica Tandy, li aperis en la filmoj The Green Years (1946), The Seventh Cross (1944), Cocoon (1985), Miracle on Eighth Street (1987), kaj Cocoon 2: The Return (1988).

Eksteraj ligiloj redakti