Iklanberény
vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario
Iklanberény [iklanberenj] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. La loknomo estas turkdevena, verŝajne ekde 896 tie vivis turkoj aliĝintaj al la hungaroj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Iklanber%C3%A9ny01.jpg/220px-Iklanber%C3%A9ny01.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 30
- Poŝtkodo: 9634
- Telefonprefikso: 94
Situo
redaktiIklanberény situasas ne tro for de fervojo inter Sopron kaj Szombathely. Csepreg troviĝas 9, Bük kun fama banejo 11, Kőszeg 24, Szombathely 31, Budapeŝto 199 km [1] Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1234 en formo "Beren". Post la mezepoko la vilaĝo situis en fronto inter Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio.
En Iklanberény migra poŝto servas.
La komunumo havas katolikan preĝejon omaĝe al Dipatrino (Virgulina Maria).