Torricella-Taverne

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Il Motto)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Taverne-Torricella (stacidomo).

Torricella-Taverne estas komunumo kaj ĉefloko de la Komunumaro Taverne en la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3034 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Torricella-Taverne
Blazono de Torricella-Taverne
Blazono de Torricella-Taverne
Blazono de Torricella-Taverne
Stacidomo Taverne-Torricella
Stacidomo Taverne-Torricella
Stacidomo Taverne-Torricella
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Taverne
Koordinatoj  46° 4′ 0″ N 8° 55′ 0″ O / 46.06667 °N, 8.91667 °O / 46.06667; 8.91667 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 0″ N 8° 55′ 0″ O / 46.06667 °N, 8.91667 °O / 46.06667; 8.91667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3034
Areo 5,24 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 6808
Komunumkodo 5227
Mapo de Torricella-Taverne
Mapo de Torricella-Taverne
Mapo de Torricella-Taverne

Geografio redakti

Torricella-Taverne situas sude de la montopasejo Monte Ceneri, poksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Tra la komunumo fluas la rivereto Vedeggio, kiu alfluas apud Agno al la Lago de Lugano. La komunumo konsistas el la partoj Taverne, Taverne superiore, Taverne inferiore, Il Motto kaj Torricella.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,24 km², de kiuj 69,4% estas kovritaj de arbaro, 8,8% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Torricella-Taverne limas en nordo al Monteceneri, en oriento al Ponte Capriasca kaj Origlio, en sudo al Lamone kaj Bedano, kaj en okcidento al Alto Malcantone.

Trafiko redakti

Tra Torricella-Taverne pasas la kantanona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Lugano-Nordo situas proksiumume 3 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Lugano la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Torricella datiĝas el la jaro 1254 kiel Torexella. En la jaro 1437 aperas la mencio Tabernas de Torexella. El dokumentoj de la jaro 1354 eblas konkludi, ke tiam en Torricella-Taverne ekzistas fortikaj instalaĵoj, kiuj verŝajne sekurigis la sudan limon de la reĝolando Agnuzzo. Sur monteto iam staris burgo, ke kiu konserviĝis turo kaj restaĵoj de ringomuro. Dum la militoj de la Helveta Revolucio en Torricella Taverne staciiĝis en la jaro 1799 la trupoj de la rusa Generalo Aleksandr Suvorov kaj la komunumo estis loko de bataleto inter la trupoj de Suvorov kaj Napoleono.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti