Ilija Trojanov

germana aŭtoro

Ilija TROJANOV (bulgare Илия Троянов; naskiĝinta en la 23-a de aŭgusto 1965 en Sofio) estas bulgara-germana verkisto, tradukisto kaj eldonisto.

Ilija Trojanov
Persona informo
Ilija Trojanow
Naskonomo Илия Троянов
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1965 (1965-08-23) (58-jaraĝa)
en Sofio
Religio senreligieco vd
Etno bulgaroj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukisto • redaktisto • ĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj The Collector of Worlds vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

En 1971, mallonge antaŭ la eko de la lernantiĝo de Ilia Trojanov, la familio fuĝis tra Jugoslavio al Italio kaj Germanio, kie ili ricevis politikan azilon (en Munkeno). Jam unu jaron poste ili transloĝiĝis al Kenjo kie la patro laboris kiel inĝeniero. De 1972-84 Trojanov vivis en Nairobi kun interrompo de trijara intertempa restado en Germanlando (1977-81).

Post restado en Parizo Trojanov studis de 1984-89 jursciencon kaj etnologion ĉe la universitato de Munkeno. En 1989 li fondis la Eldonejon Marino kun speciala fokuso sur afrika literaturo. La komencon de la 1990-aj jaroj li travojaĝis Afrikon. El tiu tempo devenis lia unua libro In Afrika. Mythos und Alltag Ostafrikas (Marino 1993), en kiu li rakontis kiel komenca fremdeco ŝanĝiĝis en intereson kaj amon por la nova patrujo Kenjo. Post Naturwunder Ostafrikas (Frederking & Thaler 1994), aperis en 1996 Hüter der Sonne. Begegnung mit Simbabwes Ältesten (Frederking & Thaler), kiun li skribis kune kun la verkisto Chenjerai Hove. La saman jaron aperis lia unua romano Die Welt ist groß und Rettung lauert überall (Carl Hanser), kiu temas pri la ekzilaj spertoj de sia balkandevena familio en itala hejmo por azilpetantoj.

En la 1998-a jaro Trojanov transloĝiĝis al Mumbajo. En Barato li skribis eseojn kaj raportojn i.a. por la gazetoj Frankfurter Allgemeine Zeitung, Süddeutsche Zeitung kaj Neue Züricher Zeitung. En 1999 aperis lia eseo Hundezeiten. Heimkehr in ein fremdes Land (Carl Hanser) pri la reveno al Bulgario. En 2001 li entreprenis trimonatan piedmarŝon tra Tanzanio por postflari la spuroj de la angla malkovrinto kaj orientalisto Richard Francis Burton.

La saman jaron aperis la libro Der Sadhu an der Teufelswand (Frederking & Thaler). La libron An den Inneren Ufern Indiens (Hanser 2003) li skribis post vojaĝo laŭlonge de la rivero Gango, de ĝia fonto ĝis la grandaj urboj. Poste Trojanov partoprenis haĝon, pri kiu li raportis en la libro Zu den heiligen Quellen des Islams. Als Pilger nach Mekka und Medina (Piper 2004).

En marto 2006 publikigitis lia plej ampleksa romano Der Weltensammler, kiu ricevis la premion de la librofoiro de Lepsiko kaj restis dum monatoj furorlibro en Germanlingvio. En majo de 2007 eldonitis la raportara antologio Nomade auf vier Kontinenten, kaj en aŭtuno de 2007 la eseo (verkita kune kun la barata publicisto Ranjit Hoskoté) Kampfabsage. Kulturen bekämpfen sich nicht, sie fließen zusammen. En februaro de 2008 aperis nova libro kun la titolo Der entfesselte Globus. Ekde 2007/08 Trojanov docentas ĉe la universitato de Tübingen pri poetiko.

Premioj redakti

Al Trojanov aljuĝitis multaj premioj, i.a. Bertelsmann-Literaturpreis dum la Konkurso Ingeborg Bachmann de 1995, la Marburger Literaturpreis en 1996, la Adalbert-von-Chamisso-premio en 2000, la Berliner Literaturpreis en 2007 kaj la Mainzer Stadtschreiberpreis en 2007.

Tradukoj de liaj libroj redakti

Liaj libroj tradukitis en la sekvantajn lingvojn: araba, portugala, bulgara, ĉina, angla, franca, nederlanda, itala, katalana, korea, pola, rusa, hispana, ĉeĥa, turka kaj hungara.

Eksteraj ligiloj redakti