István Homoki Nagy

Dro István Homoki Nagy, hungare Dr. Homoki Nagy István,Homoki-Nagy István, Esperante Stefano Dr. Homoki Nagy estis hungara reĝisoro, verkisto kaj advokato. Li estis la plej eminenta hungara filmisto pri la naturo. Tiuj filmoj estis prezentitaj en 40 landoj.

István Homoki Nagy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1914 (1914-09-02)
en Mezőtúr
Morto 14-an de decembro 1979 (1979-12-14) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo István Homoki Nagy
Profesio
Okupo advokatofilmreĝisoroĉefkameraistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Homoki Nagy naskiĝis la 2-an de septembro 1914 en Mezőtúr - mortis la 14-an de decembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Homoki Nagy komence estis juristo en Kiskunfélegyháza kaj Hódmezővásárhely, dume li fotadis la naturon. Post la 2-a mondmilito li ekhavis postenon, poste taskojn en filmejo. Ekde 1949 li reĝisoradis filmojn pri la faŭno kaj flaŭro, kie lia edzino estis la plej grava helpanto. Li ricevis premion Kossuth en 1952, poste ankaŭ aliajn premiojn. Sur lia tombo estas surskribo - la plej konata filmo - "De konvalo ĝis foliaro-falado".

Liaj reĝisoraĵoj (selekto) redakti

  • naturaj kinejaj filmoj, ekzemple Szárnyas vadászmesterek 1947; Kisbalatoni nádrengeteg, 1950; Vadvízország, 1951; Gyöngyvirágtól lombhullásig (De konvalo ĝis foliaro-falado), 1953; Kékvércsék erdejében, 1954; Cimborák 2 – Hegyen völgyön, 1960; Plutó és Puck a bajkeverők, 1978

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti