István Mészáros (filozofo)

István Mészáros [iŝtvAn mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros István estas hungara filozofo, esteto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio.

István Mészáros naskiĝis la 19-an de decembro 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Mészáros frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj en Germanio. En la 1950-aj jaroj li apartenis al rondo de György Lukács. Post la revolucio en 1956 li forlasis la landon kaj iris unue al Italio, poste al Anglio. Li instruis en universitatoj de Brighton, Toronto kaj ankaŭ en diversaj universitatoj de Sud-Ameriko. Li ricevis premion Kossuth en 1956, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Beyond Capital (1995) - lia ĉefverko
  • Marx's Theory of Alienation (1970)
  • Lukacs' Concept of Dialectic (1972)
  • The Work of Sartre: Search for Freedom (1979)
  • The Power of Ideology (1989)
  • Socialism or Barbarism: From the "American Century" to the Crossroads (2001)

Fontoj redakti