István Orosz (historiisto)

István OROSZ [iŝtvAn oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz István estis hungara historiisto, politikisto, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).

István Orosz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1935 (1935-07-16)
en Mád
Morto 11-an de februaro 2024 (2024-02-11) (88-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo historiistoinstruistopolitikisto
vdr

István Orosz [1] naskiĝis la 16-an de julio 1935 en Mád kaj mortis la 11-an de februaro 2024.

Biografio redakti

István Orosz frekventis universitaton en Debrecen inter 1953-1957. Li komence instruis en gimnazio en Karcag, poste li revenis instrui al la universitato. Li iĝis universitata profesoro en 1986, inter 1975-1988 katedrestro, inter 1980-1986 dekano, poste ĝis 1993 vicrektoro. Ekde 1991 li instruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto. Li doktoriĝis (DSc) en 1998 antaŭ la akademio. Li estis deputito parlamenta inter 1994-1998. Li okupiĝis pri historio de la agrario kaj urboj. Li ricevis premiojn inter 1985-2005.

Verkaro (elekto) redakti

  • Differenciálódás és kisajátítás (1965)
  • Szerkezeti változások a XIX. századi magyar mezőgazdaságban (1988)
  • Hagyományok és megújulás. Válogatott tanulmányok a magyar mezővárosok történetéből (1995)
  • Európa az érett és a kései középkorban (11–15. század) (2001) - kunlaboranto

Fontoj redakti