István Rusznyák
István Rusznyák [iŝtvAn rusnjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rusznyák István estis hungara kuracisto, internisto, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1946).
István Rusznyák | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1889 en Budapeŝto | ||||
Morto | 15-an de oktobro 1974 (85-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-10 ![]() | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio (1958–) ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto internisto patologo kuracisto universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Medicino, interna medicino kaj lymphology (en) ![]() ![]() | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István Rusznyák [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Rusznyák devenis el juda familio. Li ricevis diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1911. Li eklaboris en medicina instituto, poste en hospitalo. Li batalis en la 1-a mondmilito. En 1926 li iĝis privata profesoro, en 1937 li estis elektita dekano en universitato en Szeged. En 1944 li estis deportita al Germana Regno. Post la 2-a mondmilito li eklaboris en la universitata malsanulejo krome li instruis kiel katedrestro. Inter 1945–1967 li estis parlamenta deputito. En 1963 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn.