István Tar [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tar István estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Theisz [tejs].

István Tar
Persona informo
Naskonomo Theisz István
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1910 (1910-08-24)
en Újpest
Morto 3-an de oktobro 1971 (1971-10-03) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

István Theisz [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1910 en Újpest, li mortis la 3-an de oktobro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Tar interrompis la juran studadon kaj studis plu en Hungara Belarta Altlernejo inter 1932 kaj 1940. Lia ĉefinstruisto estis Jenő Bory. Li kreis la unuan skulptaĵon en 1936, en la sekva jaro li jam ekspoziciis. En la jaroj 1941 kaj 1942 li havis stipendion en Romo. Hejmenveninta li soldatiĝis, poste li estis militkaptito. En 1948 li studvojaĝis en Eŭropo. Dum la komenciĝanta socialismo li estis tre aktiva pri establadoj de artaj organizaĵoj. Inter 1965-1969 li estis katedrestro en la Industriarta Altlernejo. Li mortis pro aŭtoakcidento. Li ricevis 6 premiojn inter 1950-1970.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • Apám, 1936
  • Halász, 1947
  • Építőmunkások (reliefo, kalkŝtono, 1949, Budapeŝto)
  • Eger vár védői (reliefo, bronzo, 1953, Eger)
  • 1919-es emlékmű (monumento, bronzo, 1959, Salgótarján)
  • Pletykázók-Tereferélők (aluminio, 1965, Salgótarján)
  • Tisza (bronzo, 1968, Szeged)
  • Harcosok-Cohors (ornamputo, bronzo, 1971, Budapeŝto)
  • Attila József (bronzo, 1989, Veszprém (urbo))
  • Guzsalyos (bronzo, 1990, Szombathely)

Fontoj redakti

Referencoj redakti