Ivan Merz

Kroata akademiulo, katolika laiko, verkisto, bazlerneja instruisto, poligloto kaj beato de la Romkatolika Eklezio

Ivan MERZ (naskiĝis la 16-an de decembro 1896 en Banja Luka; mortis la 10-an de majo 1928 en Zagrebo) estas “Elstara laiko en la atesto de Evangelio” (papo Johano Paŭlo la 2-a).

Ivan Merz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1896 (1896-12-16)
en Banjaluko
Morto 10-an de majo 1928 (1928-05-10) (31-jaraĝa)
en Zagrebo
Mortokialo infekta malsano
Tombo Sacred Heart Basilica
Lingvoj kroatafrancagermanalatina
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioJugoslavio
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Parizo • Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb
Okupo
Okupo profesorofilozofosoldatoverkisto
TTT
Retejo https://ivanmerz.hr
https://ivanmerz.hr/francais/
https://ivanmerz.hr/english/
http://ivanmerz.hr/staro/international/njem/deutsch_uvodna.htm
https://ivanmerz.hr/italiano/
https://ivanmerz.hr/espanol/
https://ivanmerz.hr/filipino/
https://ivanmerz.hr/polski/
http://ivanmerz.hr/staro/international/madj/index.php
https://ivanmerz.hr/esperanto/
https://ivanmerz.hr/cesky/
vdr

Ivan Merz edukiĝis en libera ĉirkaŭaĵo. Gimnazion li finis en sia naskiĝurbo. Post la abiturientiĝo en la jaro 1914, dum tri monatoj li sekvis la armean akademion, post kio en la jaro 1915 li ekstudis juron ĉe la Viena universitato.

La unua mondmilito rompis lian studadon. Li estis mobilizita. La militteruraĵojn li travivis sur la batallinio en Italio inter la jaro 1916 kaj 1918. Post la milito li daŭrigis la studadon de la literaturo en Vieno en la jaro 1919 kaj poste en Parizo inter la jaroj 1920 kaj 1922

Post la fino de la studoj, en aŭtuno 1922 li venis al Zagreb kie li posteniĝis kiel profesoro pri la franca lingvo kaj literaturo ĉe la Episkopa klasika gimnazio. En la jaro 1923 li doktoriĝis ĉe la zagreba Filozofia fakultato kun la skriba traktaĵo verkita en la franca liongvo kun la temo pri influo de la liturgio al la francaj verkistoj.

Du jarojn, inter la jaroj 1923 kaj 1925 kiel la unua laiko en Kroatio li studis filozofion kaj teologion gvidata de la jezuitoj, tiel dezirante pli bone sin pretigi por la apostola agado.

Per la meditado, studado, kaj aparte per la sangado kaj flamo de la milito li komprenis la veran kristanan kredon. Li tute transdonas sin al Kristo doninte kiel laiko voton por la ĉiama virgeco.

Sian libertempon li dediĉis al la edukado de la junularo en la katolika organizaĵo Hrvatski orlovski savez kies moto estis Ofero-Eŭkaristio-Apostolato. Li estis unu inter la fondintoj de la liturgia movado en la kroata Eklezio.

Kiel intelektulo per vortoj kaj skribado li entuziasmigis la junularon kaj prenkreskulojn por Kristo kaj Eklezio.

Lia ĉefa karakterizo de la katolika intelektulo estis amo kaj sindono al la Eklezio. Kvankam li estis juna kaj laiko, oni rigardis lin kiel kolonon de la Eklezio en Kroatio.

Ivan Merz estis homo de viva kredo, sincera preĝo, memrezigno, ĉiutaga komunio, adorado, sindonema suferado, vasta eduko. Li mortis 32-jaraĝa, kiel sanktulo. De sur la mortolito li donis sian vivon kiel oferon al Dio por la kroata junularo. La procedo por lin proklami beata okazis en Romo, ĉe la vatikana Kongregacio por proklamo de la sanktuloj.

En la jaro 1958 startis la episkopa procedo por lia beatigo. En la jaro 1977 oni translokigis liajn mortrestaĵojn en la bazilikon de la Krista Koro en Zagrebo. Tiun preĝejon li regule vizitis, regule prenadis komunion, adoris kaj preĝis dum la lastaj ses jaroj de sia vivo. De la jaro 1986 la procedo daŭras en Romo. Gracoj kaj ellaŭdoj dank’ al lia porpreĝo multobliĝas. La 5-an de julio en Vatikano, en ĉeesto de la Sankta Patro estis proklamita dekreto pri la heroecaj virtoj de Dia servanto Ivan Merz. Per tio li atingis la titolon Venerabilis.

Papo Johano Paŭlo la 2a beatigis lin en la jaro 2003 en Banja Luka.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.