János Szentágothai
János Szentágothai [jAnoŝ sentAgotai], hungare Szentágothai János estis hungara kuracisto, anatomo, politikisto, parlamentano, profesoro kaj prezidanto de Hungara Scienca Akademio. Li estis la filo de kuracisto Gusztáv Schimert.
János Szentágothai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schimert János |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1912 en Pestújhely |
Morto | 8-an de septembro 1994 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/2-1-111/112 |
Lingvoj | hungara • angla • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Bazelo - anatomio (1939–1940) Universitato Eötvös Loránd - medicino (1930–1936) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Gusztáv Schimert |
Frat(in)o | Gustav Schimert (en) |
Infanoj | 3 |
Parencoj | Géza Antal (patrina avo) Sándor Lumniczer (praavo) |
Okupo | |
Okupo | anatomo universitata instruisto neŭrosciencisto politikisto |
János Szentágothai naskiĝis kiel Schimert János la 31-an de oktobro 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de septembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Szentágothai frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto. En 1938 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filinojn. Dum la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito kaj revenis nur en 1946. Poste en universitato de Pécs li havis gravan postenon kaj tie li partoprenis en la revolucio en 1956. En 1963 li revenis en Budapeŝton kaj transprenis la esploradon pri cerbo en la universitato. En 1967 li iĝis membro de Scienca Akademio, en 1977 prezidanto. En 1986 li emeritiĝis, spite tion li plue instruis, eĉ li estis parlamentano. Li ricevis premion Kossuth en 1950, poste ankaŭ aliajn premiojn.