József Gyabronka
József Gyabronka [jOĵef djabronka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyabronka József estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
József Gyabronka | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1975) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Csanádi (1982–) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro ![]() |
József Gyabronka [1] naskiĝis la 14-an de majo 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Gyabronka frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed inter 1969–1971 li estis ankaŭ amatora aktoro. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1975, poste li aliĝis al trupo de Teatro Madách. Inter 1991 kaj 1993 li estis aktoro eksterlande en Montrealo. Hejmenveninta li estis membro de Nacia Teatro (Győr) ĝis 1999, poste li havis rolojn en pli malgrandaj teatroj. Li ofte estas videbla aŭ aŭdebla en filmoj. Li ricevis 6 premiojn inter 1998-2009. Li edziĝis en 1982 al Judit Csanádi, kiu naskis filon en la sekva jaro.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - simpla homo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - arlekeno
- La komedio de eraroj - Dromio
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - disĉiplo
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Fedotik
- Molière: La Mizantropo - Philinte
- Ibsen: Peer Gynt - titolrolo
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Égigérő fű’‘ (1979)
- ‘‘Országalma’‘ (1998)
- ‘‘Sorstalanság’‘ (2005)
- ‘‘Coming out’‘ (2013)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Tudós nők’‘ (filma debuto, 1975)
- ‘‘Osztrigás Mici’‘ (1983)
- ‘‘Bűn és bűnhődés’‘ (1998)
- ‘‘A Nibelung-lakópark’‘ (2009)
- ‘‘Egynyári kaland’‘ (2016)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de William H. Macy, Gene Kelly, Charlie Sheen kaj aliaj
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj