József Hajdú
József Hajdú [jOĵef hajdU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdú József estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Reisz [rejs] ĝis 1913, lia ofta prenita familia nomvarianto estis Hajdu.
József Hajdú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Reisz József |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1884 en Debrecen |
Morto | 24-an de junio 1932 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1905) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Reisz[1][2] naskiĝis la 30-an de septembro 1884 en Debrecen, li mortis la 24-an de julio 1932 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Reisz devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatroarto en 1905. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1920-1922 li apartenis al Gaja Teatro, poste 4 jarojn li laboris en sia propra bieno en Pomáz. En 1926 li denove estis membro de la Nacia Teatro ĝis sia morto. Li ricevis premion en 1907. Li edziĝis en 1913, lia edzino naskis filon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Gloster
- Somermeznokta sonĝo - Orrondi
- La Dresado de la Megero - Gremio
- Henriko la 4-a - Bardolf
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Malvolio
- János király – Pandolf
- Henrik Ibsen: Konstruestro Solness – Knut
- Imre Madách: La tragedio de l' homo – Lovel
- Gergely Csiky: A nagymama – Koszta
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros – Pyber
- Kálmán Csathó: Te csak pipálj, Ladányi! – Darázs Berci
- Ferenc Molnár: Úri divat – S-ro Fülöp
- Lajos Zilahy Zenebohócok - anĝelo
Liaj mutaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A Nagymama (1916) - Tódorka (instruisto)
- Mire megvénülünk (1917) – Sárvölgyi
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1917) (1917) – Jónás Münz
- A Szerelem bolondjai (1918) – Lemming (bankisto)
- Twist Olivér (1919) – Bumble
- A színésznő (1920) –
- A legnagyobb bűn (1921) –
- Lady Violetta (1922) –